Vizitu Forumon

Novaĵoj (Septembro 29)

(GMT+08:00) 2014-09-29 17:35:27     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de septembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke libro de ĉina prezidanto pri regado de ŝtato estis eldonita; 140 homoj mortis pro konfliktoj en Irako. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Estis eldonita libro de ĉina prezidanto Xi Jinping pri regado de ŝtato en la versioj de lingvoj ĉina, angla, franca, rusa, araba, hispana, portugala, germana kaj japana.

La libro "Xi Jinping: La Regado de Ĉinio" havas 18 ĉapitrojn kun 79 artikoloj, kiuj rilatas al paroloj, konversacioj, prelegoj, respondoj al demandoj kaj instrukcioj de Xi Jinping de la 15a de novembro de 2012 ĝis la 13a de junio de 2014.

La libro ankaŭ inkludas 45 fotojn de Xi Jinping en diversaj tempoj.

La libro, eldonita en la lingvoj ĉina, angla, franca, rusa, araba, hispana, portugala, germana kaj japana, helpos pliigi komprenon de la internacia komunumo pri la ĉinaj disvolvado, politikoj internaj kaj eksteraj, kaj respondi al la internacia komunumo pri atentataj problemoj.

En la interno de Ĉinio la unua liberkomerca zono en vera senco, la ŝanhaja liberkomerca zono ĝis hodiaŭ, nome la 29an de septembro, jam funkcias unu jaron. Dum la unu jaro la ĉina registaro portempe reguligis 27 specialajn enirajn rimedojn, kaj per tio kelkaj industrioj, kiel de salo, aviada transportado kaj fervoja trafikado, kiuj antaŭe estis malpermesitaj por fremdlandaj komercistoj kaj industriistoj, jam estas malfermitaj al tiuj homoj. La senĉesa ampleksiĝo kaj malfermiĝo de la ŝanhaja liberkomerca zono donas pozitivan signalon.

Ĉefkontrolistino de la kompanio Mopar pri aŭtaj partoj kaj postvenda servo diris al raportisto, ke danke al tiuj malfermitaj rimedoj la operacioj de la kompanio nun disvolviĝas.

La areo de la ŝanhaja liberkomerca zono kovras 28,78 kvadratajn kilometrojn. Kiel nova eksperimenta kampo de la ĉina ekonomio, la zono havas gravan taskon serĉesplori novan vojon kaj novan modelon de la ĉina malfermo al ekstero. En la unu jaro la zono akiris gravajn fruktojn en multaj flankoj.

Ĝis la 15a de septembro, jam 283 programoj sin instalis en la ŝanhaja liberkomerca zono, kaj 12 266 entreprenoj sin lokis en ĝi. Kaj samtempe, ankaŭ fremdlandaj komercistoj estis fervoraj pri la zono, kaj pro tio 1 677 entreprenoj kun ekstera kapitalo venis al la zono. La nombro de novaj entreprenoj kun ekstera kapitalo kreskis dekoble pli ol tiu antaŭ unu jaro.

De la pasinta jaro post funkciigo de la ŝanhaja liberkomerca zono, pli ol 3 000 financaj kaj simil-financaj institucioj estis instalitaj. Ĉina Popola Banko, Ĉina Banka Kontrola Komisiono, Ĉina Valorpapera Kontrola Komisiono kaj Ĉina Asekura Kontrola Komisiono publikigis sume 51 opiniojn por finance subteni la zonon kaj 13 detalajn regulojn pri praktiko. La sistema framo de financa malfermo kaj novigo en la liberkomerca zono preskaŭ formiĝas, kaj tio liveras platformon kaj spacon por pluapaŝa reformado en la venonta tempo.

Raportisto informiĝis el Ĉina Fervoja Korporacio, ke lastatempe oficiale komenciĝis transportado de pasaĝeroj dum la Nacia Festo. Laŭprognoze dum 10 tagoj, de la 28-a de septembro ĝis la 7-a de oktobro, sume 92,7 milionoj da pasaĝeroj estos transportataj; la nombro kreskas je 12,9% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

La Mez-nivela Popola Juĝejo de Kashgar en Xinjiang dimanĉe komencis tribunalan sesion pri la kazo de tri ujguroj, kiuj estas akuzitaj pro organizo, gvido kaj partopreno en terorismaj organizaĵoj kaj mortigo de Jume Tahir, mulao de la ĉina plej granda moskeo Id Kah en la urbo Kashgar. Inter tiuj tri ujguroj, 2 estas kondamnitaj al morta puno kaj 1 al dumviva mallibereco.

La iraka armeo dimanĉe diris, ke pli ol 140 armitaj ribeluloj kaj soldatoj de la sekuriga trupo mortis pro konfliktoj inter la iraka armeo kaj la Islama Ŝtato de Irako kaj Levant en tiu tago.

Laŭ informo de armea persono el la iraka okcidenta provinco Anbar, matene de tiu tago la iraka sekuriga trupo batalis kun la Islama Ŝtato de Irako kaj Levant kaj repuŝis ilian atakon al la gubernio Fallujah, 40 kilometrojn okcidente de Bagdado sub helpado de aerarmeo kaj lokaj tribaj armitaj fortoj. 16 armitaj ribeluloj estis pafmortigitaj kaj samtempe 6 soldatoj de la sekuriga trupo oferis sian vivon. La persono ankaŭ diris, ke en tiu tago usonaj kaj francaj ĉasaviadiloj faris aeratakon al objektivoj de la ekstremisma organizo en la gubernio Garma kaj pafmortigis 11 armitajn elementojn de IŜIL.

En tiu tago la iraka sekuriga trupo kaj lokaj tribaj armitaj fortoj faris atakon kontraŭ objektivoj de la ekstremisma grupo, 110 kilometrojn okcidente de Bagdado kaj reprenis 4 vilaĝojn kaj 2 municiejojn.

Usona prezidento Barack Obama konfesis en televida programero dimanĉe vespere, ke usona informa servo subtaksis leviĝon de la ekstremisma grupo IŜIL kaj samtempe tro taksis batalforton de la iraka armeo. Pro la subtakso la mezorienta regiono fariĝis startpunkto de IŜIL. Li emfazis, ke konfliktoj de Irako kaj Sirio devas esti solvataj per politika vojo.

Laŭ raporto de la tajlanda ĵurnalo Bangkok Post, dogana oficisto de la gubernio Mae Sot de la provinco Tak, Tajlando, diris, ke pro tio, ke refoje okazis milita konflikto inter la birma registara armeo kaj ribelantaj elementoj, la birmaj aŭtoritatoj postulis al la loka doganejo fermi landliman kontrolstacion, kaj per tio la ponto Amikeco inter la du landoj estis en la 27a de septembro fermita.

Laŭ la raporto, la loko, kie okazas konflikto, troviĝas nur je kvin kilometroj de la landlimo inter Tajlando kaj Birmo. Kvankam la stacio jam estis fermita, taman la tajlandaj kaj birmaj aŭtoritatoj helpas komercistojn transpreni siajn varojn restantajn ĉe la doganejo, kaj ankaŭ permesas, ke dulandaj civitanoj jam irintaj trans la landlimon revenu al sia hejmloko. La tajlanda registaro postulas, ke civitanoj laŭeble ne iru al la konflikta regiono.

Vendrede la malajzia internafera ministro Ahmad Zahid Hamidi konstatis, ke 34 malajzianoj aliĝis en Sirio kaj Jemeno al la Islama Ŝtato de Irako kaj Levant.

Ahmad Zahid Hamidi, kiu nun vizitas en Usono, diris al malajzia mediato, ke li intervidiĝos kun Jeh Johnson, sekretario de la usona Departemento pri Teritoria Sekureco, kaj aliaj usonaj ŝtatoficistoj kontraŭ terorismo, kaj diskutos kun ili pri aferoj kontraŭ terorismaj agoj. Li diris, ke Malajzio kaj Usono jam plifortigis kunlaboron en batalo kontraŭ teroristoj kaj en interŝanĝo de informoj, kaj ke ili ankaŭ interŝanĝis opinion pri tio, ke malajziaj kaj alilandaj teroristoj prenas Malajzion kiel trejnan bazon kaj transitan stacion al aliaj landoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto