Vizitu Forumon

Ban Ki-moon gratulis al elektita prezidento de Afganio

(GMT+08:00) 2014-09-30 09:03:44     Redaktoro:Selena

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN lunde publikigis deklaron pere de sia proparolanto, gratulante al Ashraf Ghani Ahmadzai pro lia elektiĝo kiel nova prezidento de Afganio kaj al Abdullah Abdullah pro lia elektiĝo kiel registara ĉefo.

Ban Ki-moon montris, ke Afganio frontas al severa defio. Li alvokis al Afganio rapide organizi novan registaron kaj fari klopodon kune kun la afgana popolo en la spirito de nacia solidareco. Li ankaŭ esprimis laŭdon pri decidemo, pacienco kaj forto de la afgana popolo.

Li reasertis, ke UN senŝanceliĝe subtenas la registaron kaj popolon de Afganio en la transira kaj estonta periodoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto