Vizitu Forumon

Laborkunveno pri etnaj grupoj okazis en Pekino

(GMT+08:00) 2014-09-30 10:17:30     Redaktoro:Selena

Laborkunveno pri etnaj grupoj de Ĉinio dimanĉe kaj lunde okazis en Pekino.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono faris gravan parolon. Li komplete faris analizon pri la situacioj interna kaj ekstera, al kiuj la laboro pri etnaj grupoj frontas, kaj profunde eksplikis la ĉinan fundamentan politikon pri etnaj grupoj en la nuna kaj estonta periodoj.

La kunveno montris, ke subteno al rapidigo de socia kaj ekonomia evoluo de regionoj de etnaj grupoj estas fundamenta orientilo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio. Necesas plifortigi konstruadon de bazaj instalaĵoj, helpadon de malriĉaj regionoj kaj urbanizan kaj ekologian konstruadon por elfosi tiean latentan forton. Necesas grandigi sian kapablon pri memdisvolviĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto