Yin Weimin, ĉina ministro pri homaj resursoj kaj socia sekurigo kaj speciala sendito de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, lunde ĉeestis al la enoficiĝa ceremonio de la nova afgana prezidento Ashraf Ghani Ahmadzai en Kabulo kaj renkontiĝis kun prezidento Ghani.
Yin Weimin transdonis al Ghani la varman gratulon de prezidanto Xi Jinping pro lia prezidentiĝo. Yin esprimis, ke Ĉinio bonvenigas, ke Afganio starigis al si registaron karakterizitan per solidareco de etnaj grupoj, kaj esperas, ke sub la gvidado de Ghani Afganio efektivigos sian transiron kaj iros al solidareco kaj stabileco. La ĉina registaro alte atentas disvolvi la rilatojn kun Afganio kaj volas intime kunlabori kun la afgana registaro; kaj Ĉinio daŭre donos eblan helpon al la rekontruado de Afganio.