Vizitu Forumon

Sirio riproĉis duoblan kriterion de Usono pri batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2014-09-30 15:13:34     Redaktoro:Xiong Linping

Lunde siria vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Walid Al Moallem riproĉis la usonan registaron pro ĝia duobla kriterio en batalo kontraŭ terorismo, kaj samtempe li alvokis, ke koncernaj landoj ĉesu liveri monrimedojn kaj subtenon al teroristaj organizaĵoj.

Tiutage en sia parolado ĉe la ĝenerala debato de la Ĝenerala Asembleo de UN Moallem diris, ke kvankam la Sekureca Konsilio de Uuniĝintaj Nacioj aŭguste aprobis rezolucion, ke oni agu por detranĉi fontojn de monrimedoj kaj eksteraj armitaj elementoj al teroristaj organizaĵoj kiel "Islama Ŝtato de Irako kaj Levant", sed Sirio ne vidis seriozan kaj rezolutan agadon por plenumi la rezolucion, kaj nun ankoraŭ estas regionoj kaj landoj, kiuj liveras diversspecajn subtenojn al tiuj teroristaj organizaĵoj.

Moallem asertis, ke ĉi-rilate la usona registaro praktika duoblan kriterion: ĝi liveras monon, armilojn kaj trejnojn al tiel nomataj mildaj organizaĵoj en Sirio, kaj pro tio perfortoj kaj terorismo tie kreskas forte, la siria krizo daŭros ankoraŭ pli longe, kaj la bazo, sur kiu oni solvus la krizon, detruiĝis entute.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto