Vizitu Forumon

Xi Jinping kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj ĉeestis al "Memortago por Martiroj"

(GMT+08:00) 2014-09-30 16:32:04     Redaktoro:Xiong Linping

La 30a de septembro estas la unua "Memortago por Martiroj", establita de Ĉinio, ĝuste unu tagon antaŭ la 65a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Antaŭtagmeze gvidantoj de la partio kaj ŝtato Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan, Zhang Gaoli kaj aliaj venis al la placo Tian'anmen, kune kun reprezentantoj el diversaj rondoj en Pekino, oferis florkorbojn al popolaj herooj.

Antaŭ la 10a horo, Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan, Zhang Gaoli kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj venis antaŭ la monumenton de popolaj herooj kaj tie staris silente.

Kaj poste komenciĝis la ceremonio oferi florkorbojn al popolaj herooj. La armea ensemblo ludis la Marŝon de Volontuloj. Kun la grandioza kaj sonora melodio, Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la partio kaj ŝtato, kune kun reprezentantoj el diversaj rondoj, altavoĉe kantis la nacian himnon de la Ĉina Popola Respubliko.

Aŭguste 2014 la 10a sesio de la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso decidis, ke la 30a de septembro estu "memortago por martiroj".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto