Vizitu Forumon

Internacia socio subtenas Palestinon en la Ĝenerala Asembleo

(GMT+08:00) 2014-09-30 19:26:50     Redaktoro:Xiong Linping

La 29an de septembro la ĝenerala debato de la 69a Ĝenerala Asembleo venis en la sesan tagon, kaj pli ol 100 ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj jam faris paroladon. Reprezentantoj de multaj landoj kaptis la ŝancon diskuti pri internaciaj problemoj, esprimante sian subtenon al la palestina popolo.

La ĉina eksterafera ministro Wang Yi asertis, ke la problemo de Palestino estas vundo de homara konscienco, kaj Ĉinio alvokas al Israelo kaj Palestino realigi eternan batalhalton; la nacia aspiro kaj racia postulo de la palestina popolo sendepende starigi ŝtaton ne povas plu prokrastiĝi.

Walid Muallem, siria vicĉefministro kaj eksterafera ministro, diris, ke la laŭleĝa rajto kaj la palestina popolo, aparte la rajto je reveno al hejmloko kaj je decido pri si mem, estas nefordonebla.

La egipta prezidento Abdel-Fattah El-Sisi insistis, ke kvankam ekzistas multe da krizoj kaj minacoj en la Meza Oriento, tamen la konflikto inter Israelo kaj Palestino ankoraŭ estas kerna problemo en tiu ĉi regiono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto