Vizitu Forumon

Novaĵoj (Septembro 30)

(GMT+08:00) 2014-09-30 18:03:13     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de septembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj ĉeestis al "Memortago por Martiroj"; la rifo Okinotori ne devas havi ekskluzivan ekonomian zonon kaj kontinentan breton. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La 30a de septembro estas la unua "Memortago por Martiroj" establita de Ĉinio, ĝuste unu tagon antaŭ la 65a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Antaŭtagmeze gvidantoj de la partio kaj ŝtato Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan, Zhang Gaoli kaj aliaj venis al la placo Tian'anmen, kune kun reprezentantoj el diversaj rondoj en Pekino, oferis florkorbojn al popolaj herooj.

Antaŭ la 10a horo, Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan, Zhang Gaoli kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj venis antaŭ la monumenton de popolaj herooj kaj tie staris silente.

Kaj poste komenciĝis la ceremonio oferi florkorbojn al popolaj herooj. La armea ensemblo ludis la Marŝon de Volontuloj. Kun la grandioza kaj sonora melodio, Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la partio kaj ŝtato, kune kun reprezentantoj el diversaj rondoj, altavoĉe kantis la nacian himnon de la Ĉina Popola Respubliko.

Aŭguste 2014 la 10a sesio de la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso decidis, ke la 30a de septembro estu "memortago por martiroj".

Laborkunveno pri etnaj grupoj de Ĉinio dimanĉe kaj lunde okazis en Pekino.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono faris gravan parolon. Li komplete faris analizon pri la situacioj interna kaj ekstera, al kiuj la laboro pri etnaj grupoj frontas, kaj profunde eksplikis la ĉinan fundamentan politikon pri etnaj grupoj en la nuna kaj estonta periodoj.

Lunde en la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio rimarkis la dekreton de la japana registaro pri la difinado de kontinentbreta limo; sed dekreto devas estimi la aŭtoritatecon de la opinio de la Komisiono pri la Limoj de la Kontinenta Breto: la rifo Okinotori ne devas havi ekskluzivan ekonomian zonon kaj kontinentan breton.

Lunde en la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke nuntempe la intertraktado pri la irana nuklea problemo venis en la lastan ŝlosilan etapon, kaj Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj intensigu sian urĝecon, por frue atingi plenampleksan interkonsenton de justeco, ekvilibro, komunaj interesoj kaj kunaj gajnoj.

De la 18a ĝis 26a de septembro la ses landoj (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio) pri la irana nuklea problemo kaj Eŭropa Unio unuflanke, kaj Irano aliflanke, kunvenis en Nov-Jorko por la sepa intertraktado de la irana nuklea problemo por plenampleksa interkonsento. Hua Chunying malkaŝis, ke en tiu ĉi intertraktado la ses landoj kaj Irano faris profundan diskuton pri ĉiuj ĉefaj kaj esencaj problemoj; kvankam la intertraktado ne akiris esencan progreson, tamen ĉiuj partioj elmontris sian bonan politikan deziron, tio estas, pli frue atingi plenampleksan interkonsenton.

Kiel oni informis, ke la intertraktado por plenampleksa interkonsento oficiale komenciĝis en februaro de 2014. Post la sepa intertraktado koncernaj partioj konsentis kiel eble plej frue okazigi la venontan intertraktadon.

Laŭ prognozo de ĉina turisma instituto, la nombro de turistoj kaj la totala sumo de turisma enspezo dum la ora semajno de ĉi-jara nacia festo kreos novan altecon; cetere ellandiĝa vojaĝo grandmezure superos enlandiĝan vojaĝon. La malfavora saldo de ellandiĝa kaj enlandiĝa turismo en tiu ĉi jaro probable superos 100 miliardojn da usonaj dolaroj.

La turismaj pagoj havas neignoreblan influon al la ĉina ekonomio. De 2012 ĝi fariĝis la unua granda programo de malfavora saldo de ĉina serva komerco.

Lunde siria vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Walid Al Moallem riproĉis la usonan registaron pro ĝia duobla kriterio en batalo kontraŭ terorismo, kaj samtempe li alvokis, ke koncernaj landoj ĉesu liveri monrimedojn kaj subtenon al teroristaj organizoj.

Tiutage en sia parolado ĉe la ĝenerala debato de la Ĝenerala Asembleo de UN Moallem diris, ke kvankam la Sekureca Konsilio de Uuniĝintaj Nacioj aŭguste aprobis rezolucion, ke oni agu por detranĉi fontojn de monrimedoj kaj eksteraj armitaj elementoj al teroristaj organizoj kiel "Islama Ŝtato de Irako kaj Levant", sed Sirio ne vidis seriozan kaj rezolutan agadon por plenumi la rezolucion, kaj nun ankoraŭ estas regionoj kaj landoj, kiuj liveras diversspecajn subtenojn al tiuj teroristaj organizoj.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN lunde publikigis deklaron pere de sia proparolanto, gratulante al Ashraf Ghani Ahmadzai pro lia elektiĝo kiel nova prezidento de Afganio kaj al Abdullah Abdullah pro lia elektiĝo kiel registara ĉefo.

Ban Ki-moon montris, ke Afganio frontas al severa defio. Li alvokis al Afganio rapide organizi novan registaron kaj fari klopodon kune kun la afgana popolo en la spirito de nacia solidareco. Li ankaŭ esprimis laŭdon pri decidemo, pacienco kaj forto de la afgana popolo.

Li reasertis, ke UN senŝanceliĝe subtenas la registaron kaj popolon de Afganio en la transira kaj estonta periodoj.

Yin Weimin, ĉina ministro pri homaj resursoj kaj socia sekurigo kaj speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, lunde ĉeestis al la enoficiĝa ceremonio de la nova afgana prezidento Ashraf Ghani Ahmadzai en Kabulo kaj renkontiĝis kun prezidento Ghani.

Yin Weimin transdonis al Ghani la varman gratulon de prezidanto Xi Jinping pro lia prezidentiĝo. Yin esprimis, ke Ĉinio bonvenigas, ke Afganio starigis al si registaron karakterizitan per solidareco de etnaj grupoj, kaj esperas, ke sub la gvidado de Ghani Afganio efektivigos sian transiron kaj iros al solidareco kaj stabileco. La ĉina registaro alte atentas disvolvi la rilatojn kun Afganio kaj volas intime kunlabori kun la afgana registaro; kaj Ĉinio daŭre donos eblan helpon al la rekontruado de Afganio.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto