Vizitu Forumon

Novaĵoj (Oktobro 9)

(GMT+08:00) 2014-10-09 17:16:43     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9-a de oktobro. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto emfazis gravecon de kampanjo de amas-linio; Usono kaj Britio intencas diskuti pri starigo de bufrozono en Sirio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke la kampanjo de amas-linio ludas gravan rolon por ke la Komunista Partio de Ĉinio striktigu sian disciplinon.

Merkrede en Pekino okazis kunveno de resumo de la kampanjo. Xi Jinping emfazis en la kunveno, ke rimedoj por strikta regado de la partio devas esti efektivigitaj konkrete, sed ne abstrakte, kaj serioze, sed ne malzorgeme, kaj tio estas la plej profunda ilumino ricevita en la kampanjo. Li diris, ke ĉiuj membroj de la partio devas preni tion kiel la deirpunkton kaj esplori plu pri regado de la partio.

Zhu Guangyao, ĉina vicministro pri financo, diris merkrede en Vaŝingtono, ke Ĉinio firme sekvas la vojon de pord-malfermo kaj tre gravigas membriĝon al altkvalita internacia komerca sistemo. Li asertis, ke la intertraktata Trans-Pacifika Partnereco estas nekompleta sen Ĉinio.

Zhu prelegis tiutage en Peterson-Instituto pri Internacia Ekonomio, dirante, ke pri membriĝo de Ĉinio al la Trans-Pacifika Partnereco estas disputo en registaroj de Ĉinio kaj Usono, tamen estas klara la starpunkto de Ĉinio, ke gravas la membriĝo al altkvalita internacia komerca sistemo, kaj Ĉinio volas klopodi por akceli komercan liberecon de Azi-Pacifiko kaj eĉ de la tuta mondo.

Wang Min, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, diris merkrede en Nov-Jorko, ke la internacia komunumo devas plene ludigi rolojn de ekzistantaj mekanismoj kaj fortigi internacian kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo laŭ ŝanĝiĝoj de la situacio.

La Sesa Komitato pri Leĝaj Aferoj de la Ĝenerala Asembleo de UN tiutage okazigis kunvenon pri la batalo kontraŭ terorismo. Wang Min rimarkigis en sia parolado, ke la internacia komunumo vizaĝas al la reapero de terorismo; formoj kaj rimedoj de terorismaj aktivecoj disvolviĝis kaj estis prezentitaj per ekstremistaj perfortoj; retpaĝaroj kaj sociaj mediatoj fariĝis kanaloj de disvastigo kaj planado de teroristaj aktivecoj. Li asertis, ke ĉiuj landoj devas persisti en la starpunkto de nul-tolero, kune bati terorismon kaj eviti duoblan kriterion kaj elekteblan baton, sed ne kunligi la batalon kun aparta nacio aŭ religio.

Li diris, ke la ĉina registaro gravigas internacian kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo, aktive partoprenas kaj antaŭenpuŝas duflankan kaj multflankan kunlaboron.

Proparolanto de la Defenda Departemento de Usono John Kirby merkrede diris, ke estas malfacile reteni atakon de IŜIL en Sirio nur per la aeratako de Usono kaj ĝiaj aliancanoj. En la sama tago usona ŝtatsekretario John Kerry kaj brita ministro pri eksterlandaj aferoj Philip Hammond asertis, ke la propono de Turkio pri starigo de bufrozono ĉe la landlimo inter Sirio kaj Turkio estas diskutinda.

Kirby diris en gazetara konferenco, ke marde kaj merkrede Usono kaj ĝiaj aliancanoj lanĉis ses aeratakojn kontraŭ objektivoj de IŜIL en la suda kaj sudokcidenta partoj de Kobane, Sirio, kaj iuj armitaj elementoj de IŜIL devigite retiriĝis el tiuj regionoj. Tamen li akcentis, ke aeratako ne povas savi Kobane sen helpo de teraj trupoj.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon nomumis tri kriz-administrantojn de UN respektive por Gvineo, Liberio kaj Sieraleono por kunordigo de la batalo kontraŭ Ebola. Tiutage la Monda Organizo pri Sano publikigis deklaron, asertante, ke la risko de disvastiĝo de la epidemio Ebola en Eŭropo estas tre malgranda kaj evitebla.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Monda Organizo pri Sano, ĝis la 5a de oktobro, la epidemio Ebola jam rezultigis morton de 3 879 homoj, kaj 8 033 homoj estis suspektate aŭ konfirmite infektitaj en Okcident-Afriko. La organizo avertis okcident-afrikajn landojn, ke la epidemio ankoraŭ ne estas sub la regado.

Iu hospitalo en la urbo Dallas de la usona ŝtato Teksaso merkrede anoncis, ke tiumatene mortis la unua infektito trovita en Usono.

La registaroj de Usono kaj Japanio merkrede kune publikigis intertempan raporton pri revizio de la Gvidlibro de la Japan-Usona Defenda Kunlaboro. La raporto asertis, ke la du landoj pligrandigos la kunlaboron, kaj la agado de la memdefendaj trupoj de Japanio estos etendita ĝis la tutmonda sfero. Tio estas granda ŝanĝiĝo de funkcioj de la memdefendaj trupoj post la nuligo de malpermeso de rajto pri kolektiva memdefendo.

La raporto diris, ke la revizio fokusiĝas al la defenda kunlaboro inter la du landoj en la venontaj jardekoj kaj celas kune protekti la sekurecon de Japanio kaj ĝia ĉirkaŭo kaj konservi pacon kaj stabilecon de Azi-Pacifiko kaj eĉ la tuta mondo.

Hong Lei, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris merkrede en gazetara konferenco, ke Ĉinio atenteme observas la revizion de la Gvidlibro de la Japan-Usona Defenda Kunlaboro. Li asertis, ke la japan-usona alianco estas duflanka aranĝo formita en specifa historia kondiĉo, kaj ĝi ne devas superi la dulankan amplekson nek devas damaĝi la triajn partiojn, inkluzive de Ĉinio.

Jen Psaki, proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono, diris merkrede, ke Usono, EU kaj Irano okazigos triflankan interparolon en la venonta semajno en Vieno.

Psaki diris tiutage en regula gazetara konferenco, ke usona ŝtatsekretario John Kerry, supera reprezentanto de Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Catherine Ashton kaj irana ministro pri eksterlandaj aferoj Javad Zarif kunvenos en la 15a de oktobro, kaj tio estas parto de la intertraktado por kompleta interkonsento pri la irana problemo.

Ŝi diris, ke Usono ankoraŭ opinias, ke restas sufiĉe da tempo por plenigi diverĝon kaj atingi interkonsenton pri kompleta solvo de la irana nuklea problemo.

Laŭ komuna agadplano atingita de Irano kaj la ses landoj (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio) en novembro de la lasta jaro, ekde la 20a de julio ĉi-jare, Irano haltigu parton de sia sentema nuklea aktiveco, kaj la okcidento moderigu sankciojn kontraŭ Irano, kaj ambaŭ klopodu por atingi interkonsenton de kompleta solvo de la irana nuklea problemo. Tamen ĝis la 20a de julio, Irano kaj tiuj ses landoj ankoraŭ ne povis atingi la interkonsenton laŭplane, kaj tial ili decidis longigi la intertraktadon je kvar monatoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto