Vizitu Forumon

Li Keqiang atingis Berlinon por oficiala vizito al Germanio

(GMT+08:00) 2014-10-10 09:01:05     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang aviadile atingis militan aerodromon de Berlino ĵaŭde posttagmeze por oficiala vizito al Germanio, invitite de sia germana kolego Angela Merkel

Li diris, ke en marto ĉijare Ĉinio kaj Germanio konfirmis novan pozicion de la plenampleksa stratagia partnereco; nun diversnivelaj kontaktoj de la du landoj estas intimaj, kaj la kunlaboro estas senprecedence ampleksa. Li diris, ke li atendas profundajn interŝanĝojn kun germanaj gvidantoj pri duflankaj rilatoj kaj aliaj komune zorgataj problemoj por pliigi strategian konfidon, plani duflankan longperiodan kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco kaj novigo, firmigi interpopolan amikecon kaj disvolvi plu la dulandajn rilatojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto