Vizitu Forumon

Artisto per fiŝostoj por mediprotektado

(GMT+08:00) 2014-10-10 15:12:12     Redaktoro:Selena

Sur la insulo Gulangyu de Xiamen en Fujian-provinco sinjoro LIN Hanbing starigis galerion, en kiu li eksponas pentraĵojn verkitajn de li dum 24 jaroj. Verŝajne tiuj pentraĵoj estas similaj al ordinaraj pentraĵoj, sed atenteme rigardante, oni eltrovis, ke la pentraĵoj estas kunmetitaj per fiŝostoj de distingaj formoj.

Lia galerio estas la unua en Ĉinio "Fiŝosta Galerio"

En la galerio raportisto vidis longan rulaĵon per pli ol mil fiŝostoj. La rulaĵo montras la panoramon de Gulangyu. LIN Hanbing diris, ke tiu ĉi rulaĵo rabis de li longan tempon.

En la jaro 1989 LIN Hanbing diplomiĝis el Fujian-a Instituto de Arto kaj Dezajno. Venis al li ideo verki per fiŝostoj. Estas ĉina antikva hirografio nome enskribo sur la testudkarpaco, kiu donis al li la inspiron. Aparte, fiŝostoj tre similas al iuj strekoj al larĝfermita skribado (Dazhuan—unu el la skribstilo en ĉina kaligrafio).

Li komencis kolekti fiŝostojn en restoracioj, manĝejoj kaj prilaborejoj de fiŝoj.

La kolektitaj fiŝostoj malbone odoras. Li devas apartigi la karnojn de la ostoj, senodorigi, sekigi kaj kontraŭputrigi la fiŝostojn.

En lia konservejo estas centoj da pokaloj kaj potoj en kiuj estas fiŝostoj diversformaj. LIN Hanbing diris, ke li ĉiam antaŭ ĉio havigas al si la ideon por la dezajno, kaj laŭ la ideo elektas la fiŝostojn por la kompilado de la bildo. Kiam li vidis fiŝostojn de apartaj formoj, li ekĝojis kaj sporade venas al li la ideoj.

Komence liaj fiŝostaj pentraĵoj esprimas nur la pejzaĝojn. Tamen lastajn jarojn li turnas lin al la temo pri mediprotektado, dezirante, ke la tuta socio atentu la problemon.

"Antaŭ la jaro 2005, la kolektitaj fiŝostoj estis relative puraj. Tamen post tiu jaro, mi trovis sur la fiŝostoj makulojn flavajn, kaj ekkurbiĝis la ostoj, kiuj antaŭe estis rektaj, kaj ekflaviĝas la antaŭe blankaj." Li diris, ke de tio li konsciiĝis pri la devo por mediprotektado.

En la galerio raportisto vidis pentraĵon sub la titolo Birdoj Flugigas Arbon. La arbo konsistanta el fiŝostoj estas tunke forta. Kelkaj flugantaj birdoj kvazaŭ flugigas la arbon al la ĉielo kun pura aero. LIN diris, ke la pentro celis atentigi, ke jam serioziĝas la aerpoluo.

"Antaŭe, mi kolektis fiŝostojn el rubujoj kaj ŝanĝis la foruzitaĵojn kiel uzeblaĵojn. Nun mi kreas pentron per mediafablaj materialoj por atentigi la publikon pri mediprotekto. Mi volontas dediĉi min al la media edukado." LIN Hanbing diris.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto