Vizitu Forumon

Fama Militisto Sun Wu

(GMT+08:00) 2014-10-10 10:00:37     Redaktoro:Xiong Shan

Sun Wu estis ĉina fama militisto, kiu vivis en la 6-a jarcento antaŭ nia erao. La libro Militaj Taktikoj de Sunzi verkita de li estas ne nur la plej granda verko pri milita teorio de la antikva Ĉinio, sed ankaŭ unu el la ĉinaj antikvaj libroj plej influhavaj kaj plej vaste cirkulantaj en la mondo. Sun Wu estas respektata de antikvaj kaj nuntempaj ĉinaj kaj alilandaj militistoj kiel "prapatro de militarto".

Sun Wu naskiĝis en la jaro 551 antaŭ nia erao. Tiam estis la periodo de Printempo kaj Aŭtuno, en kiu tiamaj regno-estroj batalis inter si. Sun Wu estis de la regno Qi. Kiam li estis 19-jara, li venis al la regno Wu en la orienta Ĉinio kaj en la antaŭurbo de la regna ĉefurbo verkis pri militaj taktikoj. Sun Wu estis rekomendita de Wu Zixu, altaranga oficisto de la regno Wu, al la regno-estro de Wu. Li prezentis 13 artikolojn pri militaj taktikoj al la regno-estro, kiu aplaŭdis, leginte la artikolojn, sed dubis, ĉu Sun Wu kapablus uzi tiujn teoriojn en praktikado. Li do petis, ke Sun Wu trejnu palacajn servistinojn per tiuj taktikoj.

Sun Wu dividis la 180 palacajn servistinojn en du grupojn kaj nomumis du belulinojn plej dorlotatajn de la regno-estro kiel estrojn respektive por la du grupoj. Sun Wu ordonis, ke la du belulinoj gvidu la palacajn servistinojn en ekzercado.

Sun Wu staris sur la komandora podio kaj serioze klarigis pri la ekzercado. Ĉion aranĝinte, Sun Wu faris ordonon per tamburado. Tamen la palacaj servistinoj tute ne obeis la ordonon, grimacante kaj petolante, en tute fuŝa formacio. Sun Wu foje refoje faris la ordonon, sed neniom obeigis la palacajn servistinojn. Li do ordonis forkapigi la du grupestrojn. Vidinte, ke liaj du plej amataj belulinoj estos mortigitaj, la regno-estro de Wu petis indulgon de Sun Wu. Sun Wu firme kontraŭstaris kaj laŭ la armea regularo mortigis la du belulinajn grupestrojn. Li tuj nomumis du novajn grupestrojn el la palacaj servistinoj kaj daŭrigis la ekzercadon. Kiam Sun Wu denove faris ordonon per tamburado, la palacaj servistinoj ne plu aŭdacis petoli, sed agis laŭ la ordono. La formacio estis tute en ordo. Vidinte tion la regno-estro de Wu ne plu koleris, kaj tuj nomumis Sun Wun kiel generalon.

Sub la rigora trejnado de Sun Wu, la armeo de la regno Wu evidente altigis sian militan kvaliton. En la sekvaj kelkaj jaroj Sun Wu helpis du regno-estrojn de Wu kaj gajnis multajn venkojn en batalado kontraŭ aliaj regnoj.

En la jaro 482 antaŭ nia erao la regno-estro de Wu fariĝis la potenca ĉefo en batalado kontraŭ aliaj regno-estroj. Sun Wu zorgeme trejnis la armeon kaj ellaboris militajn taktikojn. Tio multe kontribuis por la potenciĝo de la regno-estro de Wu.

Kun tago-post-taga potenciĝo de la regno Wu, la regno-estro nomata Fuchai ne plu akceptis sincerajn admonojn sed kredis al insidemaj flatuloj. Tial Sun Wu ermitiĝis sur profunda monto kaj, surbaze de siaj spertoj en trejnado de armeo kaj komandado de batalado, reviziis siajn 13 artikolojn pri militaj taktikoj.

La libro Militaj Taktikoj de Sunzi entenas nur 13 artikolojn kun ĉirkaŭ 6 000 ideogramoj, tamen ĝi enkorpigas la kompletan sistemon de militaj pensoj de Sun Wu kaj estas titolita de posteuloj kiel "la unua antikva libro pri militaj taktikoj en la mondo" kaj "kanono de militarto". La strategiaj kaj filozofiaj pensoj eksplikitaj en tiu ĉi libro estas vaste uzataj en milita, politika, ekonomia kaj aliaj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto