Vizitu Forumon

Novaĵoj (Oktobro 10)

(GMT+08:00) 2014-10-10 17:27:28     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ĉefministro oficiale vizitas Germanion; packoncervantoj de UN estis atakitaj en Centr-Afrika Respubliko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang aviadile atingis militan aerodromon de Berlino ĵaŭde posttagmeze por oficiala vizito al Germanio, invitite de germana ĉefministro Angela Merkel.

Li diris, ke en marto ĉi-jare Ĉinio kaj Germanio konfirmis novan pozicion de la plenampleksa stratagia partnereco; nun diversnivelaj kontaktoj de la du landoj estas intimaj, kaj la kunlaboro estas senprecedence ampleksa. Li diris, ke li atendas profundajn interŝanĝojn kun germanaj gvidantoj pri duflankaj rilatoj kaj aliaj komune zorgataj problemoj por pliigi strategian konfidon, plani duflankan longperiodan kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco kaj novigo, firmigi interpopolan amikecon kaj disvolvi plu la dulandajn rilatojn.

La Internacia Komerca Komisiono de Usono ĵaŭde faris la finan decidon, ke Usono metos punan doganimposton sur kloridajn izocianuratojn el Ĉinio, kiuj estas ofte uzataj kiel higieniga akvo en naĝejoj. Ĝi opinias, ke la produktantoj kaj eksportantoj de tiuj kemiaĵoj ricevis subvencion de la ĉina registaro.

Laŭ usona leĝo, antaŭ la kolekto de kontraŭdumpinga aŭ kontraŭsubvencia doganimposto, la Komerca Departemento kaj la Internacia Komerca Komisiono devas fari jesajn decidojn. La departemento difinas la skalon de dumpingo aŭ subvencio, dum la komisiono faras la decidon, ĉu la rilata produkto kaŭzas efektivan damaĝon aŭ minacas la usonan industrion. Donitaĵoj de la komerca departemento montris, ke en la lasta jaro Usono importis la menciitajn produktojn je la valoro de 168,6 milionoj da dolaroj.

La Komerca Ministerio de Ĉinio kelkfoje asertis, ke ĝi esperas, ke la usona registaro restos fidela al sia promeso oponi komercan protektismon, protektos liberan, apertan kaj justan internacian komercan medion kaj traktos komercajn disputojn en pli racia maniero.

Packonserva trupo de UN en Centr-Afrika Respubliko ĵaŭde estis atakita en la ĉefurbo Bango, unu packonservanto mortis kaj ok aliaj vundiĝis.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, tiutage publikigis komunikaĵon pere de sia proparolanto, forte kondamnante la atakon de neidentigitaj personoj al la aŭtovico de la Multdimensia Stabiliga Misio de UN en la Centr-Afrika Respubliko. Li diris, ke tio estis la unua atako kun morto de packonservanto de septembro, kiam la Afrika Unio transprenis la komandon de packonservaj fortoj.

Bone informita persono el la sekureca departemento de Irako ĵaŭde diris al raportisto, ke tiutage la aeratakoj de Usono kaj ĝiaj aliancanoj kaj kelkaj perfortoj mortigis almenaŭ 31 homojn kaj vundis dekojn.

Muhammad Ibrahim, prezidanto de la sekureca komitato de la provinco Nineveh, diris al raportisto, ke la aeratakoj de Usono kaj ĝiaj aliancanoj al Mosul, la dua granda urbo en Irako mortigis pli ol 20 membrojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant kaj vundis pli ol 30 aliajn.

Bone informita persono el la loka sekureca departemento diris, ke tiutage suicida atakanto stiris kamionon kun bombo en vilaĝon troviĝantan en antaŭrbo de Baquba, ĉefurbo de la provinco Diyala, kaj eksplodigis la bombon inter homamasoj. La eksplodo mortigis naŭ homojn, inkluzive de unu policano, kaj vundis 13 aliajn.

La Internacia Atom-Energia Agentejo ĵaŭde publikigis deklaron dirante, ke la dialogo inter ĝi kaj Irano faris neniun trarompon, tamen la du flankoj dialogos plu pri tio.

Laŭ la deklaro la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj Irano faris interparolon merkrede kaj ĵaŭde en Teherano kaj diskutis pri efektivigo de du rimedoj atingitaj en majo ĉi-jare. Tamen Irano prezentis neniun metodon por efektivigo, tial la du flankoj interkonsiliĝos plu pri tio.

Mario Draghi, estro de la Centra Banko de Eŭropo, ĵaŭde diris, ke la banko volas apliki pli da malstreĉaj monpolitikoj por respondi al la risko de tro malalta inflacio en la eŭrozono, tamen li avertis samtempe, ke monpolitikoj ne sufiĉas por certigi kontinuan reprosperigon de la zono.

Tion li esprimis, kiam li prelegis en la instituto Brookings, pensbanko de Vaŝtingtono.

La jemena Ministerio pri Sano publikigis komunikaĵon, ke la suicida atako tiutage en Sanao, ĉefurbo de la lando, rezultigis morton de 47 homoj kaj vundiĝon de 57 aliaj.

Loka policano, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, diris, ke la eksplodo okazis sur la "Ŝanĝa Placo" en la urba centro. Kiam membroj de la ŝijaista armita grupo Jose estis pretaj manifestacii, suspektata membro de Al-Qaeda eksplodigis kunportatan eksplodaĵon apud homamasoj. La eksplodo mortigis kaj vundis grandan nombron da homoj.

Vidinto diris, ke la suicida atakanto eksplodigis la eksplodaĵon, kiam li piedire atingis la enirejon de la placo kun pakaĵo en la mano. Inter la mortintoj estis kvar infanoj.

Post la eksplodo la araba filio de Al-Qaeda publikigis deklaron en sia retpaĝaro, ke ĝi faris la atakon. Ĝi avertis civilulojn esti for de membroj de la ŝijaista armita grupo Jose, kaj minacis, ke ĝi faros plu suicidan atakon en la ĉefurbo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto