Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 13)

(GMT+08:00) 2014-10-13 17:09:00     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ĉefministro oficiale vizitas Rusion; usona prezidento urĝas alpreni rimedojn por certigi respondon al Ebola. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe posttagmeze laŭ la loka tempo ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Moskvon por oficiala vizito al Rusio kaj la 19a kunveno de ĉina kaj rusa ĉefministroj, invitite de rusa ĉefministro Dmitry Medvedev.

Altranguloj de la rusa registaro salutis Li Keqiang en la flughaveno. La rusa flanko okazigis solenan ceremonion por bonvenigi la ĉinan gaston. Milita fanfaro ludis naciajn himnojn de la du landoj. Li Keqiang revuis la honoran gvardion.

Li Keqiang diris, ke la plenampleksa partnereco de strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio estas en nova stadio de disvolvado, kaj li esperas, ke la vizito povos profundigi plu la tradician amikecon, grandigi la dulandan kunlaboron kaj akceli disvolvadon de la dulandaj rilatoj.

Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, dimanĉe telefone interparolis kun John Kerry, ŝtata sekretario de Usono. Ambaŭ konsentis fari preparon por la vizito de usona prezidento Barack Obama al Pekino, precipe por la renkontiĝo de la du ŝtatestroj, kaj riĉigi la enhavon de la ĉina-usonaj rilatoj.

Kerry kaj Wang diskutis ankaŭ pri la intertrakto de la irana nuklea problemo. Ambaŭ volas subteni striktan komunikadon por antaŭenpuŝi la atingon de plenampleksa interkonsento.

Ili ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri helpo al la okcident-afrikaj landoj en la batalo kontraŭ la epidemio Ebola.

Medicina laboranto en Teksaso fariĝis la dua homo infektita per la viruso Ebola en Usono. La Blanka Domo dimanĉe diris, ke prezidento Barack Obama postulis, ke la federaciaj aŭtoritatoj tuj komencu enketon pri malobservo de la regularo pri regado de infektiĝo en koncerna hospitalo kaj alprenu rimedojn por garantii, ke hospitaloj respondu al Ebola laŭ proceduroj.

Obama donis instrukcion al la usona centro por regado kaj prevento de malsanoj, ke ĝi tuj komencu enketon pri malobservo de la regularo pri regado de infektiĝo en hospitalo de Dallas. Li ankaŭ postulis, ke la aldonitaj oficistoj de la centro kunlaboru kun la lokaj registaro kaj hospitalo kaj taksu la regadon de infektiĝo kaj la uzadon de protektaj aparatoj.

Funkciulo el la prisana departemento de Teksaso dimanĉe matene anoncis, ke unu medicina laboranto, kiu flegis mortintan malsanulon de Ebola, estas infektita. La rezulto de la unua ekzameno al tiu laboranto estas pozitiva. La specimeno de sango estis sendita al la usona centro por regado kaj prevento de malsanoj en Atlanto por konfirmo. La aŭtoritatoj diris, ke ili sciis, ke eble aperos la dua kazo de la malsano, kaj ili estas pretaj.

Speciala sendito de Ĉinio al Mezoriento Gong Xiaosheng diris dimanĉe en Kairo en intertempo de la internacia konferenco pri rekonstruado de Gazao, ke la ĉina registaro liveros plu efikajn helpojn al Palestino, kaj fortigos kunlaboron kun la palestina registaro kaj koncernaj internaciaj organizoj por ke la palestina popolo ricevu la helpojn kiel eble plej frue.

Gong rimarkigis en sia parolado, ke Ĉinio estis profunde afliktita pro la 50-taga konflikto en Gazao, kiu rezultigis gravajn perdojn kaj senhejmigis multajn civilulojn; la urĝa tasko por la gazaa rekonstruado estas efektivigi la kairan interkonsenton pri batalhalto kaj frue komenci intertrakton pri longperioda batalhalto. Li akcentis, ke la internacia komunumo devas pliigi la enmetojn kaj serioze plenumi koncernajn rezoluciojn de UN kaj doni fortajn subtenojn por antaŭenigi politikan pacintertrakton. Li aldonis, ke Ĉinio estas firma subtenanto de paco inter Palestino kaj Israelo, ĉiam apogas la justan aferon de la palestina popolo por reakiro de la leĝaj rajtoj de la nacio kaj subtenas al Palestino kaj Israelo realigi longedaŭran pacon per intertrakto.

Norvega ministro pri eksterlandaj aferoj Borge Brende anoncis dimanĉe en Kairo, ke en la internacia konferenco pri rekonstruado de Gazao, la internacia komunumo promesis liveri monhelpon de 5,4 miliardoj da usonaj dolaroj al Palestino por la ekonomia disvolvado kaj la gazaa rekonstruado.

La ĉina ambasadorejo en Somalio estis denove malfermita dimanĉe en Mogadiŝo. Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zhang Ming kaj somalia prezidento Hassan Sheikh Mohamoud kune inaŭguris la novan ambasadorejon.

La ceremonio okazis en la Hotelo de Duoninsula Palaco en Mogadiŝo. Wei Hongtian, nova ambasadoro de Ĉinio al Somalio, prezidis la ceremonion. En la nomo de la ĉina registaro Zhang kore dankis la registaron kaj popolon de Somalio por ilia kunlaboro.

En la fino de 1990 eksplodis la enlanda milito de Somalio. En januaro de la sekva jaro Ĉinio devigite retiris el la lando la ambasadon, medicinajn teamojn, inĝenierojn kaj teknikistojn. Post 23 jaroj la ĉina ambasadorejo estas denove malfermita. Zhang asertis, ke tio estas grava evento de la ĉina-somaliaj rilatoj kaj markas novan paĝon de la rilatoj.

Ĉina defenda ministro Chang Wanquan intertraktis kun sia aŭstralia kolego David Johnston lunde en Pekino.

Chang diris, ke la duflankaj militaj rilatoj subtenis sanan kaj stabilan disvolviĝon de post kiam la du landoj establis strategian partnerecon de interfido kaj reciproka profito en 2013.

Li diris, ke la du armeoj subtenis oftajn altnivelajn vizitojn, duflankaj strategiaj dialogoj bone funkciis, kaj profesiaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter la du flankoj akiris pozitivajn rezultojn. Li akcentis, ke Ĉinio volas klopodi kune kun Aŭstralio por profundigi pragmatajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn kaj antaŭenpuŝi duflankajn militajn rilatojn.

Johnston diris, ke Aŭstralio atendas pli da interŝanĝoj kaj kunlaboroj kun Ĉinio en la kampoj de mara sekureco, humana savado kaj katastrof-redukto.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto