Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 14)

(GMT+08:00) 2014-10-14 17:10:33     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo. Estas la 14-a de oktobro, marde. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Rusio subskribis interkonsentojn pri energio kaj fervojoj; franca ekonomikisto gajnis ĉi-jaran Nobel-premion pri Ekonomiko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Rusio lunde subskribis serion da interkonsentoj de kunlaboro pri financo, investo, energio kaj altarapidaj fervojoj.

La vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia rusa kolego Dmitry Medvedev ĉeestis la subskribon de ĉirkaŭ 40 interkonsentoj post ĉeesto al la 19a kunveno de ĉina kaj rusa ĉefministroj.

La dokumentoj, inkluzive de registaraj interkonsentoj kaj negocaj kontraktoj, tuŝas ankaŭ komercon, interhomajn interŝanĝojn, progresintan teknikon, satelit-navigadon, monan interŝanĝon kaj doganon.

Laŭ komunikaĵo publikigita de la Popola Banko de Ĉinio, interkonsento pri interŝanĝo de lokaj valutoj kun valoro de 150 miliardoj da juanoj (24,4 miliardoj da usonaj dolaroj) inter la centraj bankoj de Ĉinio kaj Rusio estis inter la subskribitaj dokumentoj.

La tri-jara interkonsento, pluvalidigebla surbaze de reciproka konsento, espereble faciligos la duflankan komercon kaj rektan investon inter la du landoj.

La oftaj renkontiĝoj inter la dulandaj gvidantoj plene indikas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio estas strategiaj, stabilaj kaj longedaŭraj, Li Keqiang diris tiel en la intertrakto kun Medvedev. Li aldonis, ke plifortigo de la duflanka kunlaboro utilas al la du ĉefaj emerĝantaj ekonomioj mem kaj ankaŭ al paco kaj evoluo de la mondo.

Lunde posttagmeze laŭ la loka tempo en Moskvo ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia rusa kolego Dmitry Medvedev kune prezidis la 19an kunvenon de ĉina kaj rusa ĉefministroj. La du ĉefministroj faris profundan interparolon, aŭskultis laborraportojn de la ĉina-rusa komisiono por kunlaboro pri homaj studoj, la ĉina-rusa komisiono por kunveno de ĉefministroj, la ĉina-rusa komisiono por kunlaboro pri investo, la ĉina-rusa komisiono por kunlaboro pri energio, kaj kune planis kunlaboron de la sekva stadio.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas la plej grandaj najbaroj unu por la alia kaj gravaj amikoj, kaj la duflanka kunlaboro utilas al paco kaj disvolvado de la mondo.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas fortigi ekonomian kaj komercan kunlaborojn kun Rusio por atingi la celon de la duflanka komerco de cent miliardoj da usonoj dolaroj.

Dmitry Medvedev varme bonvenigis Li Keqiang por la ocifiala vizito kaj ĉeesto al la 19a kunveno de ĉina kaj rusa ĉefministroj.

Lunde matene en Moskvo Li Keqiang renkontiĝis kun Valentina Matviyenko, prezidanto de la Federacia Konsilio de Rusio.

Li Keqiang diris, ke disvolvado de la ĉina-rusa plenampleksa partnereco de strategia kunlaboro ne nur servas al la du popoloj, sed ankaŭ utilas al monda paco, regiona stabileco kaj tutmonda kunlaboro. Li akcentis, ke la ĉina registaro volas klopodi kune kun la rusa flanko por bone efektivigi atingojn de la kunlaboro, diskuti pri novaj kampoj de kunlaboro, vastigi lokajn interŝanĝojn kaj plialtigi la nivelon de la rilatoj.

Matviyenko diris, ke Rusio kaj Ĉinio ambaŭ rekomendas multpolusiĝon de la mondo kaj demokratiigon de internaciaj rilatoj kaj estas gravaj fortoj protektantaj pacon kaj stabilecon de la mondo; la du landoj respektas kaj prizorgas unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj nun la duflankaj rilatoj estas sur la plej alta nivelo en sia historio. Ŝi diris, ke la rusa flanko estas memfida pri la estonteco de la duflankaj rilatoj, ĝojas pro la grandaj atingoj de Ĉinio kaj volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio. Ŝi akcentis, ke la Federacia Konsilio ludos pozitivan rolon por tio.

Ĉina vicĉefministro Liu Yangdong, kiu vizitas Rusion kune kun ĉefministro Li Keqiang, dimanĉe ĉeestis al ĉina-rusa forumo pri eduko kaj sana kreskado de la juna generacio en Moskvo.

Parolante en la forumo, ŝi rimarkigis, ke venontjare Ĉinio estos gastiganto de la programo de Ĉina-Rusa Jaro de Junulara Amika Interŝanĝo post la sukcesa okazigo ĉi-jare en Rusio.

Ŝi aldonis, ke ankaŭ la 70-a datreveno de la fino de la Dua Mondmilito estos memorfestata en 2015, kun diversaj aktivecoj planitaj por profundigi la amikecon kaj plibonigi interkomprenon inter la junuloj de Ĉinio kaj Rusio.

Tribunalo en Kashgar de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono lunde kondamnis 12 homojn al morto pro organizado de teroristaj atakoj, kiuj mortigis 37 civilulojn en la gubernio Shache en la 28a de julio.

Tiuj mortkondamnitoj inkluzivas Osman Ablet, Yuwup Ablet kaj Jume Qadir. Laŭ la tribunalo, Osman Ablet aliĝis al la terorista grupo gvidata de Nur Memet, kiu estis mortpafita de la polico dum la atako, strektranĉis pasantajn ŝoforojn per tranĉilo kaj mortigis tri. Ankaŭ Yuwup Ablet aliĝis al la grupo kaj mortigis kvin homojn, dum Jume Qadir frakasis aŭtojn kaj mortigis du.

Ankaŭ la Meznivela Popola Juĝejo de Kashgar kondamnis 15 aliajn al morto kun dujara prokrasto, laŭ la oficiala retpaĝaro de la registaro de Xinjiang.

Naŭ homoj estis kondamnitaj al dumviva malliberigo, kaj aliaj 20 akuzitoj ricevis kvar ĝis 20 jarojn da mallibereco. Krome, du akuzitoj estis provizore liberigitaj.

Ĉi-jara Nobel-premio pri Ekonomiko estas aljuĝita al franca ekonomikisto Jean Tirole pro lia analizo de merkata forto kaj reguligo, lunde anoncis la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. Respondante demandojn dum telefona intervjuo, Tirole diris, ke li estis tre emociita, kiam li sciis, ke la premio estis aljuĝita al li.

La organizo Siria Observado de Homaj Rajtoj lunde diris, ke tiutage la aera armeo de Sirio lanĉis 40 raŭndojn da aeratakoj al opoziciaj fortikaĵoj en centra kaj norda landpartoj.

La organizo diris, ke la aera armeo de Sirio sendis ĉasaviadilojn al la centra provinco Hama por almenaŭ 23 raŭndoj da aeratakoj kaj samtempe lanĉis 15 raŭndojn da aeratakoj al kelkaj urbetoj de la provinco Idleb kaj ĵetis olebombojn. Tamen ĝi ne malkaŝis pli da detaloj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto