Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 15)

(GMT+08:00) 2014-10-15 17:23:00     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ĉefministro oficiale vizitas Italion; En Pekino inaŭguriĝis Jarkunveno de Forumo de Defioj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde posttagmeze laŭ la loka tempo atingis Romon per aviadilo por oficiala vizito al Italio invitite de itala ĉefministro Matteo Renzi. Altranguloj de la itala registaro kaj ĉina ambasado al Italio salutis lin en la flughaveno.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Italio estas luliloj kaj elstaraj reprezentantoj de la orienta kaj okcidenta civilizacioj, interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter la du landoj havas avantaĝojn kaj profundan bazon. Li akcentis, ke disvolvado de la duflankaj rilatoj estas sur la rapida koridoro de la vojo de post la starigo de la ĉina-itala plenampleksa strategia partnereco. Li atendas profunde interŝanĝi opiniojn kun italaj gvidantoj pri la duflankaj rilatoj kaj pri kune prizorgataj demandoj por aldoni novan viglecon al pragmata kunlaboro de la du landoj en diversaj kampoj kaj kune plani belan estontecon de la rilatoj.

Li Keqiang renkontiĝis kun itala prezidento Giorgio Napolitano marde posttagmeze en Romo.

Li Keqiang transdonis al Napolitano koran saluton de prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke en la pasintaj jaroj de post la starigo de la diplomatiaj rilatoj la du landoj daŭrigis kaj disvolvis la tradician amikecon, sin dediĉis al tut-dimensia kunlaboro de politiko, ekonomio, novigo kaj homaj studoj, kaj de tio multe profitis la du popoloj. Ĉinio volas firmigi politikan interfidon, fortigi pragmatan kunlaboron kaj kulturajn interŝanĝojn kaj senĉese profundigi la plenampleksan strategian partnerecon kun Italio kaj akceli daŭripovan disvolvadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU kaj de la azi-eŭropa kunlaboro.

Napolitano esprimis bonvenon al Li Keqiang por lia oficiala vizito kaj petis lin transdoni sinceran saluton al prezidanto Xi. Li diris, ke la rilatoj inter Italio kaj Ĉinio daŭre disvolviĝas kaj estas pli intimaj. Li asertis, ke Ĉinio estas grava partnero de Italio, kaj la disvolviĝo de Ĉinio estas admirinda kaj multe kontribuis por reprosperigo kaj kresko de la monda ekonomio. Li diris, ke la itala registaro volas fortigi interŝanĝojn kaj grandigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de ekonomio, komerco, kulturo kaj investo kaj disvolvi plu la duflankajn rilatojn.

Marde en Romo la vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas klopodi kune kun Italio por plifortigi reciprokan konfidon, solidigi la politikan fundamenton de la duflankaj rilatoj kaj ekspluati la potencialon de la praktika kunlaboro.

Tion li esprimis en komuna gazetara konferenco kun sia itala kolego Matteo Renzi post renkontiĝo.

Li diris, ke ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la starigo de la ĉina-itala plenampleksa strategia partnereco, kaj la duflankaj rilatoj atingis ŝlosilan stadion, kiu kunligas la estintecon kaj la estontecon.

Li akcentis, ke Ĉinio estas preta pliigi duflankajn komercon kaj investon kaj plifortigi kunlaboron kun Italio en la kampoj de infrastruktura konstruo, energio, financo, novigo kaj ankaŭ mez-grandaj kaj malgrandaj entreprenoj.

Renzi diris, ke Italio kaj Ĉinio ambaŭ havas grandajn kulturojn; ili estas proksimaj kunlaboraj partneroj kun longedaŭra amikeco, kaj la ĉiuflanka kunlaboro inter la du landoj ricevis riĉajn rikoltojn kaj havas brilan estontecon. Li aldonis, ke Italio volas celebri la 10an datrevenon de la starigo de la duflanka plenampleksa strategia partnereco kaj antaŭenpuŝi la disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Marde en Pekino inaŭguriĝis la Jarkunveno de Forumo de Defioj, kaj ĝin ĉeestas pli ol 120 reprezentantoj de UN kaj 30 landoj.

Forumo de Defioj, iniciatita de Svedio en 1997, esploras pri reformoj, disvolvado kaj defioj de packonserva agado de UN. En 2004 Ĉinio sukcese okazigis la forumon. Ĉi-foje la forumo daŭros tri tagojn. Ĉina reprezentanto faris tri-punktan proponon: reliefigi la gvidan rolon de UN en konstruado de packonserva kapablo, fortigi la ĉefkorpan rolon de landoj partoprenantaj en packonservo kaj doni gravecon al la kunlabora rolo de regionaj organizoj.

Usona ŝtatsekretario John Kerry diris marde en gazetara konefrenco en Parizo, ke Turkio jam konsentis, ke Usono kaj aliaj landoj uzu parton de ĝiaj instalaĵoj por la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant.

Tiutage en Parizo Kerry interparolis kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov dum pli ol tri horoj, kaj la ĉefa temo estis bati la ekstremisman grupon. Li diris en gazetara konferenco post la interparolo, ke Turkio kiel membroŝtato de NATO difinos sian pozicion en la internacia alianco de la batalo kontraŭ IŜIL laŭ sia plano. Li asertis, ke estas neniu diverĝo inter Usono kaj Turkio, kaj Turkio ludos tre gravan rolon.

La Ŝtata Departemento de Usono marde diris, ke la usona registaro decidis premion de 45 milionoj da dolaroj por la kapoj de ok gvidantoj de la arab-duoninsula filio de Al-Qaeda.

La Ŝtata Departemento diris en sia deklaro, ke tiu, kiu liveros informojn pri loĝejo de Nasir al-Wahishi, ĉefo de la arab-duoninsula filio de Al-Qaeda, ricevos ĝis 10 milionojn da dolaroj, kaj tiu, kiu liveros informojn pri kaŝejoj de la sep aliaj gvidantoj, ricevos respektive ĝis kvin milionojn da dolaroj.

Marde en Irako okazis kelkaj armitaj atakoj kaj konfliktoj, kaj almenaŭ 68 homoj mortis.

Iu bone informita persono el la iraka Ministerio de Internaj Aferoj diris al raportisto, ke vespere de tiu tago en la ĉefurbo Bagdado unu suicida atakanto stiris aŭton kun eksplodaĵo en armean kontrolejon kaj eksplodigis la aŭton. La eksplodo mortigis 21 homojn kaj vundis 60 aliajn. La irakaj sekurectrupoj reprenis tri vilaĝojn okupatajn de membroj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant je ĉirkaŭ 60 kilometroj norde de Bagdado sub la helpo de ŝijaista milico. Ili mortpafis almenaŭ sep membrojn de la grupo kaj detruis kvin veturilojn.

Armea oficiro el la orienta provinco Diyala diris, ke la sekurectrupoj intense batalis kun membroj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant sub la helpo de ŝijaista milico kaj mortigis 22 el ili tiutage en la urbeto Maqdadiyah je 110 kilometroj nordoriente de Bagdado.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto