Vizitu Forumon

Ĉina antikva famulo--Qi Jiguang

(GMT+08:00) 2014-10-17 14:35:10     Redaktoro:Xiong Shan

Ĉe la monto Yushan de la provinco Fujian estas la Templo de S-ro Qi. Turistoj ofte venas ĉi tien por esprimi sian respekton al la ĉina patriota heroo Qi Jiguang, kiu rezistis japanajn agresantojn.

Qi Jiguang estis fama patriota generalo de la dinastio Ming. Li naskiĝis en generala familio. Infanece li jam ekamis militajn aferojn, influate de sia patro, kaj decidis fariĝi honesta kaj kompetenta armeano. Tiam la laŭmaraj regionoj de Ĉinio ĉiam estis agresataj de japanaj banditoj. Qi Jiguang ege malamis tiujn japanajn banditojn pro iliaj perfortaĵoj. Estante 16-jara, li verkis poemon, esprimante, ke li deziras ne fariĝi altaranga oficisto, sed tion, ke paco regu ĉe la laŭmaraj regionoj de la patrolando. Kiam li estis 17-jara, li prenis la oficon de sia patro kaj komencis sian militaferan vivon. Je lia enposteniĝo, la plej serioza problemo antaŭ li ja temis pri japanaj banditoj.

De la 14-a jarcento, de la lastaj jaroj de la dinastio Yuan ĝis la komenca periodo de la dinastio Ming, japanaj banditoj en pirataj boatoj ĉiam agresis la laŭmarajn regionojn de Ĉinio. Ili prirabis kaj mortigis tieajn ĉinojn. En la dua duono de la 15-a jarcento la japanaj banditoj estis pli kaj pli senbridaj. Ili, en koluzio kun lokaj tiranoj kaj malicaj komercistoj, eĉ profundiĝis en internan lokon. La problemo de japanaj banditoj ja fariĝis katastrofo por la sudorienta laŭmara regiono de Ĉinio.

En 1555, pro tio, ke Qi Jiguang bone rezistis la japanajn banditojn en la provinco Shandong, la Kortego sendis lin al la provinco Zhejiang, kie estis la centra loko de la aktivado de la japanaj banditoj. Qi Jiguang organizis armeon konsistantan el kamparanoj kaj ministoj. Tiu ĉi nova armeo de pli ol 4 000 homoj estis rigore trejnita de Qi Jiguang. Ĝi lertis en militaj taktikoj, havis bonajn disciplinojn, gajnante venkon post venko, kaj estis ege amata de la popolanoj. La popolanoj nomis ĝin "Armeo de Qi".

En 1561 miloj da japanaj banditoj en pli ol 100 militaj ŝipoj agresis la provincon Zhejiang. Informiĝinte pri tio, la Armeo de Qi rapide prepariĝis por rezisti la japanajn banditojn. Ili gajnis ĉiujn 9 batalojn kaj eliminis ĉiujn japanajn banditojn. Ekde tiam la japanaj banditoj jam ne plu aŭdacis fari agresadon. Pro sia granda merito, Qi Jiguang estis promociita kaj iris al la provinco Fujian.

Sub la komuna klopodado de Qi Jiguang kaj aliaj generaloj, la kontraŭ-bandita milito gajnis grandan venkon. La laŭmaraj regionoj, kiaj la provincoj Zhejiang kaj Fujian, estis tagon post tago stabilaj. Prosperiĝis la tiea ekonomio. Pro sia granda merito en la kontraŭ-bandita batalo, Qi Jiguang ĉiam estas aplaŭdata de posteuloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto