Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 17)

(GMT+08:00) 2014-10-17 16:25:03     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio alvokas komunan klopodon por bonigi sekurecon kaj interligitecon de Eŭrazio; Monda Budhista Konferenco inaŭguriĝis en Shaanxi. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde vokis al aziaj kaj eŭropaj landoj protekti pacon kaj sekurecon kaj bonigi la interligitecon por akceli disvolvadon de la plej granda terparto de la mondo.

Parolante en la 10a Azi-Eŭropa Pintkonferenco, li rimarkigis, ke de post la establo de la pintkonferenco antaŭ 18 jaroj, ĝiaj membroj profundigis politikan dialogon kaj grandigis kunlaboron, kaj tio kondukis al la apero de eŭrazia komunumo de komuna sorto. Li diris, ke Ĉinio volas klopodi kun aliaj aziaj kaj eŭropaj landoj por nutri la konscion de eŭrazia komunumo kaj akceli unuecon kaj kunordigon de la du kontinentoj. Li proponis, ke landoj en la regiono persistu je la spirito de malfermiteco, inkluzivemo kaj komuna sorto, kaj laboru kune por konstrui novan tipon de azi-eŭropa plenampleksa partnereco dediĉita al paco kaj disvolvado. En sia tri-punkta propono, li unue urĝis aziajn kaj eŭropajn landojn kune protekti pacon, sekurecon kaj disvolvadon de la regiono. En la dua punkto li proponis, ke Azi-Eŭropo bonigu sian interligitecon kaj pliliberigu komercon kaj investon por akceli la starigon de la eŭrazia unuopa merkato. Trie, li alvokis komunan klopodon por akceli interhomajn interŝanĝojn kaj socian evoluon.

La vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia itala kolego Matteo Renzi ĵaŭde emfazis la konsenton en konferenco kunvokita kadre de la Ĉina-Itala Noviga Semajno.

Li Keqiang diris en sia parolado, ke Ĉinio volas plifortigi novigan kunlaboron kun Italio, la potenca lando de novigo, en la kampoj de scienco kaj tekniko, industria dezajno kaj fabrikado. Li rimarkigis, ke la du landoj subskribis serion da interkonsentoj pri kunlaboro dum lia vizito, kun scienca kaj teknika novigo kiel grava parto. Li diris, ke per komuna klopodo, la noviga kunlaboro inter Ĉinio kaj Italio faros pli grandan kontribuon al la ekonomia kaj socia disvolvado de la du grandaj civilizacioj.

Renzi substrekis la strategian naturon de la kunlaboro inter Italio kaj Ĉinio, kaj kuraĝigis la junulojn de la du landoj plifortigi interŝanĝojn kaj aktive efektivigi novigan kunlaboron por konstrui brilan estontecon de la duflankaj rilatoj.

Li Keqiang anoncis ĵaŭde en Milano, ke la ĉina registaro refoje liveros al okcident-afrikaj landoj influataj de la epidemio Ebola almenaŭ cent milionojn da juanoj da helpo. Li diris, ke Ĉinio volas batali kontraŭ Ebola kune kun la internacia komunumo ĝis la fina venko.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun sia mongola paralelulo Tsakhiagiin Elbegdorj okaze de la 65a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Mongolio estas amikaj najbaroj ligitaj per montoj kaj riveroj, kun amikeco kaj kunlaboro ĉiam kiel la ĉefa tendenco por la duflankaj rilatoj en la pasintaj 65 jaroj. Li diris, ke danke al la komuna klopodo, Ĉinio kaj Mongolio en la lastaj jaroj havis oftajn altnivelajn interŝanĝojn, senĉese fortigis politikan interfidon, kaj profundigis interŝanĝojn kaj kunlaborojn en la kampoj de komerco, ekonomio, interhomaj kontaktoj kaj kulturo, alportante efektivajn profitojn al la du landoj kaj popoloj. Li diris, ke dum sia ŝtata vizito al Mongolio en aŭgusto li havis profundajn interŝanĝojn de opinioj kun Elbegdorj kaj aliaj mongolaj gvidantoj pri la duflankaj rilatoj kaj pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komunaj interesoj.

Elbegdorj diris en sia mesaĝo, ke ekde la starigo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ 65 jaroj, la du flankoj sekvas la principon de egaleco, reciproka profito kaj paca kunekzistado, kaj ĉiam respektas unu la alian pri sendependeco, suvereneco, teritoria integreco kaj vojo de disvolvado. Li diris, ke li estas kontenta, ke la duflankaj rilatoj atingis la nivelon de plenampleksa strategia partnereco kaj senĉese plivastiĝis kaj disvolviĝis en diversaj kampoj.

Centoj da mondaj budhistoj kunvenis en antikva templo ĵaŭde en nordokcidenta ĉina provinco Shaanxi por malfermi la 27an Ĝeneralan Konferencon de la Monda Budhista Federacio.

Kolektiĝante ĉirkaŭ la relikvo laŭdire entenanta unu el la fingroostoj de Ŝakjamunio en la templo Famen de la urbo Baoji, pli ol 600 reprezentantoj el 30 landoj kaj regionoj ĉeestas la konferencon.

Budhismo, kiu gloras pacon, kompaton kaj virton, estas ekzemplo de la interŝanĝo kaj du-direkta lernado de malsamaj civilizacioj, skribis Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), en sia letero legita en la malferma ceremonio de la konferenco. La letero menciis la vojaĝon de Xuanzang, fama budhisma monaĥo de la dinastio Tang al la antikva Hindio por budhisma klerigo, kiel unu el la mirindaj epizodoj de kultura interŝanĝo.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĵaŭde diris, ke de post sia reveno al la patrolando Honkongo stabile antaŭenpuŝas reformojn, kaj iu ajn fremda lando kaj individuo ne rajtas fari nediskretajn rimarkojn pri Honkongo.

Antaŭ nelonge brita ĉefministro David Cameron diris responde al demandado de la parlamento, ke demokratio devas enteni veran voĉdonrajton, kaj la Brita-Ĉina Komuna Deklaro klare inkluzivas enhanojn de libereco kaj homaj rajtoj; Britio devas subteni la liberecon donitan de la deklaro al la honkonganoj. Iu raportisto demandis, kian komenton Ĉinio havas pri la aserto de Cameron. Hong Lei diris, ke de post la reveno de Honkongo al la patrolando, la fundamentaj rajtoj kaj la libereco de la lokanoj estas protektataj laŭ la Baza Leĝo, kaj Honkongo povas atingi historian progreson en la praktiko de demokratio, se ĝi antaŭenpuŝas reformojn laŭ la Baza Leĝo kaj decidoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio.

La prisana ministerio de Gvineo-Bisaŭo premiis ĉiujn membrojn de la 14a medicina teamo de Ĉinio al la lando por rekoni ilian elstaran kontribuon en la pasintaj du jaroj.

Ceremonio de la premiado okazis merkrede. Gvineo-bisaŭa ministro pri publika sano Valentina Mendes dankis la 14an medicinan teamon de Ĉinio por la elstara kontribuo al la publika sano de la lando. Ŝi laŭdis la ĉinan registaron pri ĝiaj longperiodaj kaj sindonaj helpoj kaj asertis, ke Ĉinio ludis grandan rolon en la helpado al la batalo de la registaro kaj la popolo de Gvineo-Bisaŭo kontraŭ malriĉeco, malsato kaj malsanoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto