Vizitu Forumon

Komenciĝas per fino, sed finiĝas per komenco

(GMT+08:00) 2014-10-17 13:12:04     Redaktoro:Li Lu

--- Patrik Modiano, laŭreato de Nobelpremio pri Literaturo, 2014

La 10-an de oktobro de la jaro 2014, la Sveda Akademio distingis la francan verkiston Patrick Modiano kiel la laŭreaton por la Nobel-premio pri literaturo pro lia enigmeska romano fone de la traŭmata Francio sub la Nazigermana okupado kaj lia knabeco en obskuro.

La oficisto diris, ke la tri ŝlosilaj vortoj por la distingita verko de Modiano estas la "memor(ig)o, identeco kaj historio".

Malsama ol kanada verkistino Alice Munro, laŭreato de nobelpremio en la jaro 2013, kiu estis nekonata en Ĉinio antaŭ ol premiita, franca verkisto Patrick Modiano ekportis la famon en Ĉinio jam en la jaro 1984, kiam aperis lia majstra verko La Strato de Obskura Butiko ĉinigita.

La libroj de Patrick Modiano plejparte rilatas al memoroj. Legantoj povas renkontiĝi en lia rakontado kun si mem trans la tempo. Ĉiu el liaj verkoj dikas je ĉirkaŭ 30-50 paĝoj, kaj estas facile kompreneblaj je la teksto, finlegeblas unu posttagmezon, kaj la alia vesperon.

Biografieto

Patrick Modiano estas filo de italdevena komercisto kaj flandra aktorino. Liajn junajn jarojn li pasigis en Parizo. Ĝis la maturiĝo li vivis en loĝlernejoj. Lia ununura frato Rudy mortis dekjara en 1957; al li estas dediĉitaj la verkoj inter 1967-82.

La abiturientan ekzamenon Modiano trapasis en la pariza gimnazio, kie li renkontiĝis kun verkisto Raymond Queneau, kiu instruis geometrion. Raymond enkondukis Modiano-n en la literaturan mondon danke al frekvento de koktelfestoj de la eldonejo Éditions Gallimard. Finfine li estis dungita de la eldonejo. En la jaro 1968 li publikigis sian unuan verkon La Placo de la Stelo post pozitiva provlegado fare de Raymond Queneau.

Modiano vivas en la 5-a urbokvartalo de Parizo. Li edziĝis en la 12-a de septembro 1970 al Dominique Zehrfuss, filino de arkitekto. La paro havas du filinojn, Zina(* 1974) kaj Marie (* 1978).

La Strato de Obskura Butiko

La historieto de la romano La Strato de Obskura Butiko estas simpla. Ĝi rakontas la serĉadon de viro. Ĝenerale, la libro ŝajnas ĝenre detektiva romano, sed ĝi ne estas la tradicia detektivaĵo. La aŭtoro kreis homfiguron, kiu perdis la memoron kaj ĉiam retroserĉis sian identecon,

Fakte en la skribaĵo, oni kaptas la aludon de la aŭtoro, ke homo, de la naskiĝo ĝis la morto, havas multfojajn renkontiĝojn, en kiuj li prenis fragmentojn el la vivo de alies manoj kaj paralele oferis sian vivpecon al aliaj. Tamen, kiam oni streĉas marŝi por priskribi la ĉapitron de la vivo, la vivpecoj kiel fragmentaj memoroj jam estis disĵetitaj ĝis la fina malapero.

La romano strukture distingiĝas de aliaj noveloj liaj, konsistanta el 47 ĉapitroj de longvarioj. La plej mallonga ĉapitro enhavas nur unu frazon. Ĉiu ĉapitro el la 47 estas epizodo de la homa vivo, unu post alia, reciproke kontrastiĝas ĉies vivepizodoj.

La romano kreis etoson izolitan. La unua frazo de la romano estas: "Mi estas nenio." La heroo perdis sian memoron, ne sciis kiu li estas, kaj ne povis trovi sian lokon en la mondo. Tiel li suspiris, ke li estas nenio. Tamen kiam li paŝon post paŝo serĉis sian identecon kaj iom post iom retrovis la fragmentojn de la vivo, li konkludis, ke la vivo estas malplena kaj tuj malaperinta. En la fino de la romano estas frazo tia: "Ĉu nia vivo ne estus tia, kia la knaba malĝojo tuj malaperus en la obskuro?"

Ĝi estas rakontado de malĝoja pasintaĵo. La iam grava afero en la vivo jam ne plu gravas. La homoj, kiuj iam donis amon, jam forpasis, sed postrestis nur kripla kaj trista memoro.

La strigo elvolviĝas laŭ la direkto de serĉado, kaj tiamaniere kuŝas en la rakontado retrospurado.

La romano komenciĝis per la fino, sed finiĝas per komenco.

La literatura arkitekto

Patrick Modiano, 69-jara, patro de du filinoj estas plej celebrindaj verkistoj. Nekredeble eksciinte la akiron de la premio "iom nereala", li diris, ke ĝi kvazaŭ okazus al iu alia.

Laŭ la sveda akademio lia verko estas la "arto por memoro en nekaptebla homa destino en la ordinara vivo de la franca popolo sub la okupado de nazigermanio dum la dua monda milito."

"Li estas tia, kia Marcel Proust de nia epoko" diris Peter England, konstanta sekretario de la Akademio, kiu laŭdis la tutajn verkojn de Modiano"reciproke dialogi, reciproke respondi pri la memoro, identeco kaj serĉado."

"Ili estas malgrandaj libroj, ĉiam varias sur la sama temo: pri memoro, pri perdo, pri identeco, pri serĉado."

Post informiĝo pri la sukceso, Patrick Modiano diris al raportisto, ke estas nekredeble aŭdi la novaĵon.

"Ŝajnas iom nereala al mi kompare kun aliaj admirindaj verkistoj," li diris, "ekzemple, franca aŭtoro Albert Camus, kiu akiris la nobelpremion en la jaro 1957."

Kreiva agado

La verkoj de Modiano ĉiam temas pri memor(ig)o, historio, identeco kaj kulpo. Liaj memoroj ŝajne etendiĝas ĝis la tempo antaŭnaskiĝa. Pluraj verkoj liaj priskribas la travivojn dummilitajn kvankam Modiano naskiĝis nur en la lasta jaro de la dua mondmilito. Al sia membiografia romano Libro de Familio Modiano antaŭmetis kiel eksplikon frazon: "Vivo signifas obstine serĉadi memorojn" cititan el la versoj de franca poeto Rene Char.

Pri memoroserĉado temas ankaŭ Dora Bruder. En tiu ĉi romano la rakontanto faras reserĉadojn por juda knabino, kiu malaperis dum la nazia okupado en Francio. Li sukcesis refari la sinsekvon de la sortobatoj de la virino Dora Bruder kaj de ŝiaj parencoj deportitaj. La verkisto prezentas la vivon de la knabino per la ornamado de la lokoj per memoroj de rakontanto mem.

En Germanlingvio Modiano famiĝis nur en 1965 per la traduko de La Juneco fare de Peter Handke. Ekde tiam la tuta verkaro estas tradukita germanen, tamen furorsukceso ĝis nun ne fariĝis. Ankaŭ la literaturscienca esplorado de la verkoj de Modiano en Germanlingvio ankoraŭ lamas. Elisabeth Edl, kiu tradukis plurajn verkojn germanen, diris en intervjuo ke la tekstoj de Modiano similus al la parolata lingvo dume ili samtempe estus tre poetikaj, kio malfaciligus tradukadon. .

Kontraŭe en Francio li estas konsiderita kiel nuntempa klasikulo kaj skeptika romantikulo. Li apartenas al la grupo de intelektuloj kiuj metas la librojn sub la devo de memorigado. Modiano ne naive pentras la tiaman socion blanke-nigre sed preferas grizajn farbtonojn. Ofta temo estas ankaŭ la identeco juda. Ankaŭ stila klasifiko de Modiano tute ne facilas. La stilo tamen ĉiam restas flue legebla kaj ĝuste tial sukcesigis la aŭtoron en Franclando, kie li ricevis en la 1978-a jaro la premion Prix Goncourt kaj en 2010 la premio Prix mondial Cino Del Duca. Li estas la 15-a inter la francaj aŭtoroj nobelpremiitaj kaj la unua, kiu sinsekve havigis al si la duoblajn premiojn Goncourt kaj Nobelo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto