Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 20)

(GMT+08:00) 2014-10-20 17:50:57     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio antaŭen puŝas laŭleĝan regadon; Ĉinio urĝas ne-intervenon en aferojn de Honkongo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La kvara plena sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lunde malfermiĝis por diskuti pri laŭleĝa regado, kun la celo antaŭenigi la konstruadon de laŭleĝa regado de la alta nivelo kaj akceli socian justecon de la lando per plibonigo de la sistemo.

Fakuloj rimarkigis, ke sesio de la KPĈ unuafoje fokusiĝas al la laŭleĝa regado, kaj tio estos la ŝlosilo por atingo de la partia celo akceli la modernigon de la sistemo kaj kapablo de ŝtatregado. Ili kredas, ke la sesio produktos grandan kaj profundan enlandan kaj internacian signifon.

En intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua antaŭ la sesio, D-ro Mei Gechlik, direktoro de la Ĉina Projekto de Gvidaj Kazoj en la Jura lernejo de Stanford, diris, ke ĉinaj gvidantoj promesis atingi aron da celoj en 2020, inkluzive de certigo de "sendependeco kaj justeco en juĝejoj" kaj permeso "la juĝa sistemo estu pli travidebla". Tiuj du celoj estis emfazitaj en la Decido pri Ĉefaj Demandoj Koncernaj al Profundigo de Reformado, adoptita en decembro 2013.

Pro tiuj celoj, oni nature havas altajn atendojn por ke la gvidantoj alportu pli da disvolviĝo de laŭleĝa regado por liveri fortan fundamenton de juĝa reformado, diris la scienculo, aldonante, ke tio estas bona signo por vidi, ke la ĉinaj gvidantoj rigardu "la laŭleĝan regadon" kiel "necesan por Ĉinio al la celo de ekonomia kresko, pura registaro ... socia justeco kaj sana medio."

Dimanĉe en Pekino, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun franca paralelulo Laurent Fabius.

Wang Yi diris, ke oftaj altnivelaj kontaktoj inter Ĉinio kaj Francio plene reflektas altkvalitajn kaj altnivelajn dulandajn rilatojn, ĉiuflanke iras pragmata kunlaborado, esense progresas kunlaborado sur nemalmultaj kampoj, pli aktivas interhomaj interŝanĝoj, abundas aktivaĵoj celebraj al la 50-jara jubileo de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, kaj la du landoj tenas intensajn kontaktojn pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Wang Yi montris, ke en la venonta fazo la du flankoj devas subteni plu altnivelajn kontaktojn.

Laurent Fabius diris, ke ĉi-jare oftas altnivelaj kontaktoj inter Ĉinio kaj Francio, fruktodona estas kunlaborado sur la kampoj de strategio, ekonomio, edukado, kulturo, scienco kaj tekniko, kaj kontentigaj estas koncernaj aktivaĵoj por celebro de la 50-jara jubileo.

Dimanĉe la honkonga polico diris, ke inter la restantaj partoprenantoj en okupado de la centra distrikto en Mong Kok estas aktivuloj kaj agitantoj de radikalaj organizaĵoj, kiuj ofte planas, organizas kaj kondukas diversajn atakojn, provokas la policon kaj estigas kaoson. Cetere, la polico rimarkis, ke infanoj partoprenas en la kontraŭleĝa manifestacio en Mong Kok. La polico forte kondamnas la senrespondecan kaj danĝeran agon.

Leung Chun-ying, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, samtage diris, ke la centra registaro tute scias pri la nuna situacio de Honkongo kaj plenfidas pri li kaj la honkonga registaro en traktado de "okupado de la centra distrikto". Li diris ankaŭ, ke la centra registaro kaj la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso alte atentas Honkongon. Li opiniis, ke la eksteraj fortoj konstante sin enmiksas en la honkongan politikon kaj "okupado de la centra distrikto" estas senescepta.

Sabate renkontiĝante kun la usona ŝtata sekretario Kerry, ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi akcentis, ke Ĉinio firme oponas kontraŭ ĉiaj kontraŭleĝaj agoj, kiuj detruas la laŭleĝan administradon kaj la socian ordon, firme subtenas laŭleĝan traktadon de la kontraŭleĝa manifestacio kaj konservon de la stabila socia ordo fare de la honkonga registaro. Yang Jiechi esperis, ke Usono ne subtenos "okupadon de la centra distrikto" per ia ajn rimedo, sed sin dediĉos al prospero kaj stabileco de Honkongo.

Lunde en Pekino malfermiĝis ĉi-jara tutlanda simpozio pri prevento kaj kuracado de aidoso. Ĝi estas organizita sub la aŭspicioj de la Ĉina Asocio de Prevento kaj Regado de Seksmalsanoj kaj Aidoso. En du tagoj pli ol mil ĉinaj kaj fremdlandaj specialistoj interŝanĝas spertojn kaj diskutas pri prevento kaj kuracado de aidoso. La simpozio estas unu el celebraj aktivaĵoj de la 50a datreveno de establo de la ĉina-francaj diplomatiaj rilatoj.

Peng Liyuan, la edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj bonvola ambasadoro de la Monda Organizo pri Sano por prevento kaj kuracado de tuberkulozo kaj aidoso, ĉeestis la malferman ceremonion kaj disdonis al fremdlandaj sciencistoj memorajn medalojn por iliaj specialaj kontribuoj al prevento kaj kuracado de aidoso.

Dimanĉe, Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis, ke Yan Junqi, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, speciala sendito de la ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestos al la enoficiĝa ceremonio de la nova indonezia prezidento Joko Widodo.

Al la ceremonio ĉeestos ankaŭ malajzia ĉefministro Najib Tun Razak, singapura ĉefministro Lee Hsien Loong, usona ŝtata sekretario John Kerry, aŭstralia ĉefministro Tony Abbott, rusa ministro pri komerco Denis Manturov, irana prezidento, haitia ĉefministro, tajlanda vicĉefministro, brita ministro pri eksterlandaj aferoj, novzelanda ministro pri eksterlandaj aferoj kaj tiel plu.

La nacia elekt-komitato de Bolivio dimanĉe publikigis la finan rezulton de la prezidenta eleko. La nuna prezidento Evo Morales, kandidato el la reganta maldekstra partio, gajnis 61,04% da voĉoj. Li estis refoje elektita kiel prezidento.

La baloto okazis en la 12a de tiu ĉi monato. Ĉirkaŭ 6,2 milionoj da tutlandaj kaj transmaraj registritaj elektantoj balotis. Opinisondo tiutage montris, ke Morales gajnos la elekton per 60% da voĉoj.

Morales estis unuafoje elektita kiel prezidento per 54% da voĉoj en 2005, kaj reelektita per pli ol 64% da voĉoj en 2009. Nun li estis elektita triafoje. Li servos ĝis la jaro 2020.

La iraka polico dimanĉe diris, ke tiuvespere unu moskeo en Bagdado estis atakita per bombo, kaj 22 homoj mortis.

Bone informita persono el la loka polico diris, ke suicida atakanto eksplodigis kunportatan eksplodaĵon en ŝijaista moskeo en okcidenta Bagdado, mortis la atakanto mem kaj 21 preĝantaj ŝijaistoj, kaj vundiĝis 25 aliaj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto