Vizitu Forumon

Mizere vivas ankoraŭ pli ol 82 milionoj da ĉinoj

(GMT+08:00) 2014-10-20 16:23:48     Redaktoro:Xiong Linping

La 15an de oktobro, en la singapura ĵurnalo Straits Times, aperis artikolo kun la titolo: Laŭ Oficialulo en Ĉinio Vivas Pli Ol 82 Milionoj da Mizeraj Ĉinoj. Unu altranga oficialulo diris, ke kvankam la ekonomia florado tra kelkaj jardekoj faris Ĉinion la dua plej granda ekonomiunuo en la mondo, tamen, ĝis la fino de la pasinta jaro, ankoraŭ pli ol 82 milionoj da ĉinoj vivis sub la normolinio de la plej malalte vivekzistaj kondiĉoj: por ili la ĉiutaga vivkosto estis malpli ol unu usona dolaro.

Zheng Wenkai, ĉina altranga oficisto respondeca pri eliminado de mizero, diris: "Al la mizeraj loĝantoj ne nur enspezo estas malalta, sed ankaŭ ekzistas diversflankaj malfacilaĵoj, ekzemple en akvoprovizo, trafikado, elektrouzo, allernejigo, kuracado kaj kreditado." La plejparto de la ĉinaj mizeruloj vivas en malpli evoluintaj regionoj, kie tre ofte okazas natura katastrofo kaj mankas bazaj instalaĵoj; ĉio ĉi tio igas la forigon de mizero treege malfacila.

La reformado de pli ol 30 jaroj venigis al Ĉinio prosperon, kaj pro tio ĝi, nur post Usono, evoluis al la dua plej granda ekonomiunuo. Sed la pokapa GDP de Ĉinio, kiu havas 1,36 miliardojn da enloĝantoj, en 2013 estis nur 6 767 usonaj dolaroj, nome malpli ol 13% de Usono.

Pli maltrankviligas tio, ke en tiu lando ĉiam pli grandiĝas la diferenco de enspezo. Raporto de Pekina Universitato, antaŭ nelonge publikigita, des pli elstargis la enspezan diferencon. La raporto montras, ke en 2012 1% el la familioj, troviĝantaj en la plej pinta socitavolo, alproprigis pli ol 33% de la tutlanda riĉajo, dum 25% el la familioj, situantaj en la plej malalta tavolo, havis nur 1% de la tutlanda riĉajo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto