Vizitu Forumon

Usono volas fortigi kunlaboradon kun Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-10-21 16:39:57     Redaktoro:Lina

Lunde en Vaŝingtono, ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun Rice, konsilanto de la usona prezidento pri nacia sekureco. Ili interŝanĝis opiniojn pri la ĉina-usonaj rilatoj kaj pri nunaj gravaj problemoj internaciaj kaj regionaj.

Yang Jiechi diris, ke sub la komuna klopodo aktive progresas la dulandaj rilatoj, Ĉinio volas intense kunlabori kun Usono kaj fari diversajn preparojn por la ĉeesto de prezidento Barack Obama al la neoficiala konferenco de gvidantoj de Azipacifika Ekonomia Kunlaborado kaj vizito al Ĉinio en la venonta monato. Li esprimis esperon, ke Ĉinio kaj Usono profundigos kunlaboradon kaj kunordigon en gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, realigos pozitivan interagon kaj kunlaboradon en la azipacifika regiono, traktos la dulandajn aferojn per konstruivaj rimedoj, akirigos al la dulandaj novtipaj rilatoj pli multajn realajn fruktojn, kaj faros pozitivan kontribuon al paco, stabileco kaj prospero internaciaj kaj regionaj.

Rice diris, ke Usono sin dediĉos al novtipaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, volas fortigi diverskampan kunlaboradon kun Ĉinio kaj kune traktos defiojn regionajn kaj tutmondajn. Rice diris ankaŭ, ke prezidento Barack Obama atendas sian viziton al Ĉinio kaj refojan renkontiĝon kun prezidanto Xi Jinping.

Ili interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri ekonomio, komerco, batalo kontraŭ terorismo, traktado de la epidemio Ebola kaj aliaj temoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto