Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 21)

(GMT+08:00) 2014-10-21 18:02:54     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de oktobro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ekonomio stabile funkciis; Ĉinio akcelas disvolvadon de sporta industrio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Sheng Laiyun, proparolanto de la Nacia Buroo de Statistiko, diris marde en Pekino, ke la ĉina ekonomio kreskis pli malrapide en la tria kvarono de tiu ĉi jaro, tamen la kresko ankoraŭ estis en racia amplekso.

Laŭ donitaĵoj, la malneta enlanda produkto kreskis je 7,3% en la tria kvarono, 7,5% en la dua kvarono kaj 7,4% en la unua kvarono de tiu ĉi jaro, kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Sheng diris tiutage en gazetara konferenco, ke ĝenerale la ekonomio subtenis stabilan disvolvadon en la lastaj tri kvaronoj de tiu ĉi jaro, tamen la enlanda kaj eksterlanda medio restis kompleksa.

Lunde en Vaŝingtono, ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun Rice, konsilanto de la usona prezidento pri nacia sekureco. Ili interŝanĝis opiniojn pri la ĉina-usonaj rilatoj kaj pri nunaj gravaj problemoj internaciaj kaj regionaj.

Yang Jiechi diris, ke sub la komuna klopodo aktive progresas la dulandaj rilatoj, Ĉinio volas intense kunlabori kun Usono kaj fari diversajn preparojn por la ĉeesto de prezidento Barack Obama al la neoficiala konferenco de gvidantoj de Azipacifika Ekonomia Kunlaboro kaj vizito al Ĉinio en la venonta monato. Li esprimis esperon, ke Ĉinio kaj Usono profundigos kunlaboradon kaj kunordigon en gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, realigos pozitivan interagon kaj kunlaboradon en la azipacifika regiono, traktos la dulandajn aferojn per konstruivaj rimedoj, akirigos al la dulandaj novtipaj rilatoj pli multajn realajn fruktojn, kaj faros pozitivan kontribuon al paco, stabileco kaj prospero internaciaj kaj regionaj.

Rice diris, ke Usono sin dediĉos al novtipaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, volas fortigi diverskampan kunlaboradon kun Ĉinio kaj kune traktos defiojn regionajn kaj tutmondajn. Rice diris ankaŭ, ke prezidento Barack Obama atendas sian viziton al Ĉinio kaj refojan renkontiĝon kun prezidanto Xi Jinping.

Ili interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri ekonomio, komerco, batalo kontraŭ terorismo, traktado de la epidemio Ebola kaj aliaj temoj.

Leung Chun-Ying, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, marde diris, ke li konsideros malkaŝon de la atesto de ekstera enmiksiĝo en la movadon Okupado de la Centra Distrikto en taŭga tempo, kaj ke tio ne estis nur konjekto.

Parolante al amaskomunikiloj antaŭ ĉeesto al kunveno de la Plenuma Konsilio marde matene, Leung diris, ke Honkongo, parto de Ĉinio, estas tre malferma urbo kun komplika internacia medio, kaj li kredis, ke la socio estas konscia pri la ĉeesto de eksteraj fortoj.

Leung diris, ke tio ne estis konjekto, ke ekzistas eksteraj fortoj implikitaj en la movadon Okupado de la Centra Distrikto, kaj li havas devon scii tiajn aferojn kiel estro de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono.

Lunde Honkonga Supera Kortumo akceptis peton de grupoj da minibusaj kaj taksiaj funkciigantoj kaj publikigis provizoran malpermeson al okupado de Mong Kok fare de manifestaciantoj.

Honkonga Supera Kortumo opinias, ke la manifestacio "okupado de la centra distrikto" severe ŝtopas stratojn kaj ĝenas taksiistojn, tial necesas ekvilibrigi la rajtojn de la publiko kaj la manifestaciantoj pri uzado de stratoj.

Lunde posttagmeze dekoj da membroj de grupoj de minibusaj kaj taksiaj funkciigantoj iris al la okupata Mong Kok. Ilia advokato laŭtlegis al manifestaciantoj la malpermeson, kiu inkludas prohibon al refoja okupado de stratoj kaj starigo de tendoj. Ili ankaŭ postulis, ke la polico evakuu la okupatan lokon Mong Kok.

La ĉina registaro anoncis planojn por disvolvi la landan sportan industrion kaj pliigi la jaran monasignon al la sporta sektoro ĝis kvin mil miliardoj da juanoj en 2025.

La Ŝtata Konslio lunde publikigis rimedojn por akcelo de disvolvado de la sporta industrio kaj por ekzercado de la popolo. Korpokonstruado de la tuta loĝantaro estis altigita ĝis la nivelo de nacia strategio.

Turka ministro pri eksteraj aferoj Mevlut Cavusoglu diris al mediatoj lunde en Ankaro, ke la turka registaro jam konsentis, ke la armitaj fortoj de la kurda regiono en Irako transiti tra Turkio por eniri la sirian urbon Ayn al-Arab.

En la urbo Ayn al-Arab daŭras la batalo inter la ekstremisma grupo IŜIL kaj la kurdaj fortoj.

Ekde la 16a de septembro IŜIL daŭre atakis la sirian urbon Ayn al-Arab ĉe la landlimo kun Turkio, kaj kaptis kelkajn kurdajn vilaĝojn ĉirkaŭ la urbo, kaj pro tio almenaŭ 180 mil homoj rifuĝis al Turkio.

La turka parlamento rajtigis la registaron adopti translandliman operacon kontraŭ terorismaj grupoj en Sirio kaj Irako kaj permesas al fremdlandaj trupoj transiti tra Turkio por bati la ekstremisman grupon IŜIL. Tamen la turka armeo nur plu sendis grandan nombron da tankoj al la landlima regiono por gardo, sed ne adoptis translandliman operacon.

Lunde vespere, la plej freŝa statistiko, publikigita de la brazila opinisonda organizaĵo Datafolha, montris, ke la nuna prezidento Dilma Rousseff, kandidato el la Laborista Partio, akiris 52% da voĉoj kaj unuafoje superas je 4% sian rivalon Aecio Neves, kandidaton el la Social-Demokratia Partio, en la decida baloto.

Ĉi-foja opinisondo estis farita al 4 389 elektantoj dimanĉe en 257 urboj.

La opinisondo montras ankaŭ, ke la publiko pli pozitive taksas la registaron de Dilma Rousseff kaj ŝian Laboristan Partion. 42% da homoj opinias "elstaraj" la registaron de Dilma Roussefe kaj la Laboristan Partion.

La civil-defenda oficejo de la meksika ŝtato Guerrero dimanĉe publikigis raporton, ke pluvego estigita de la forta tropika ŝtormo Trudy mortigis ses homojn, pli ol 1 900 homoj estis devigite evakuitaj, kaj 36 urboj en la ŝtato deklaris esti en urĝa stato.

Raul Miliani Sabido, vicdirektoro de la civil-defenda oficejo, diris, ke la tropika ŝtormo Trudy mortigis kvin homojn en la urbo Ometepec kaj unu homon en la urbo Tlacoachistlahuaca; kontinua plevego draste kreskigis kelkajn riverojn, kaj okazis terfalo ĉe kelkaj sekcioj. La pluvego interrompis la telekomunikon en 16 urboj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto