Vizitu Forumon

Laboro de Laoso pri forigo de minoj

(GMT+08:00) 2014-10-21 19:02:00     Redaktoro:Xiong Linping

Lunde en Vjentjano okazis la laosa resuma kunveno pri forigo de minoj. Dum preskaŭ dudek jaroj forigitaj estis pli ol miliono da ne eksplodintaj bomboj, sed la nombro ankoraŭ ne atingis 50% de la tuto.

Phukheo Chanthasomboun, direktoro de la oficejo de la laosa nacia komitato pri la problemo de ne eksplodintaj bomboj, diris, ke kvankam la milito finiĝis jam pli ol kvardek jarojn, tamen tiuj ne eksplodintaj bomboj alportas apartan influon al la vivo de la laosaj popolanoj kaj kaŭzis multe da mortoj kaj vundoj; tiu ĉi problemo jam fariĝis kolosa obstaklo de la baza konstruado en Laoso. La informo enskribita de la usona aerarmeo indikas, ke dum la vjetnama milito Usono sendis sume 580 milojn da militaviadiloj al Laoso, kaj ili tie ĵetis ĉirkaŭ tri milionojn da tunoj da diversspecaj bomboj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto