Vizitu Forumon

Indonezia prezidento estas bonvenigita al APEK

(GMT+08:00) 2014-10-21 20:16:31     Redaktoro:Xiong Linping

Lunde en la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio bonvenigas, ke la indonezia nova prezidento Joko Widodo venu al Ĉinio por ĉeesti al la neoficiala pintkonferenco de la Azipacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK).

Hua Chunying diris: "Nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio evoluas rapide. En 2013 prezidanto Xi Jinping sukcese vizitis Indonezion kaj levis la dulandan interrilaton al la plenampleksa strategia partnereco. Ĉinio nun estas la plej granda komerca partnero de Indonezio, kaj Indonezio estas la dua granda cellando por investado de Ĉinio en la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj. La dulanda pragmata kunlaboro estas fruktodona kaj perspektiva. Ĉinio bonvenigas, ke prezidento Joko Widodo venu al Ĉinio por ĉeesti al la neoficiala pintkonferenco de la Azipacifika Ekonomia Kuulaboro."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto