Vizitu Forumon

Li Keqiang intervidiĝis kun estroj de landaj delegacioj

(GMT+08:00) 2014-10-21 20:42:49     Redaktoro:Xiong Linping

Lunde posttagmeze en la Popola Halo la ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun la estroj de ĉiuj delegacioj, kiuj estas en Pekino por ĉeesti al la kunveno de financaj ministroj kadre de la 21a Azipacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK).

Li Keqiang diris, ke Ĉinio strebas aktive antaŭenigi ekonomian disvolvon kaj kunlaboron en la azipacifika regiono kaj volas kune kun ĉiuj membroj de APEK stimuli fortan, daŭripovan kaj ekvilibran kreskon de ekonomio en tiu ĉi regiono. Li Keqiang esperis, ke la kunveno de financaj ministroj ene de APEK esplorserĉos vojon, sur kiu la azipacifika ekonomio evoluus transformiĝante, akcelos praktikan kunlaboron de la regiona ekonomio, kaj injektos novan enhavon kaj vivecon al la kunlaboro de APEK.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto