Vizitu Forumon

Indonezio volas starigi pli striktajn kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-10-22 13:16:36     Redaktoro:Lina

Marde, indonezia nova prezidento Joko Widodo renkontiĝis kun Yan Junqi, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj speciala sendito de la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping.

Yan Junqi transdonis al Joko Widodo varmajn gratulojn kaj bondezirojn de prezidanto Xi Jinping. Ŝi diris, ke profundigi plenampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Indonezio, ambaŭ grandaj evoluantaj landoj en Azio, konformas al la duflankaj komunaj interesoj. Ŝi diris ankaŭ, ke la du landoj devas profundigi pragmatan kunlaboradon sur diversaj kampoj, feliĉigi la dulandajn popolojn kaj fari pli multajn kontribuojn por paco, stabileco kaj evoluo de la regiono kaj de la mondo.

Joko Widodo dankis prezidanton Xi Jinping pro lia speciala sendito al la enoficiĝa ceremonio. Joko diris, ke Indonezio volas starigi pli striktajn rilatojn de amikeco kaj kunlaboro kun Ĉinio, kaj li mem atendas renkontiĝi kun prezidanto Xi Jinping en intertempo de la neoficiala konferenco de gvidantoj de Azipacifika Ekonomia Kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto