Vizitu Forumon

Ban Ki-moon vokis al Palestino kaj Israelo ne plu alpreni solflankajn agojn

(GMT+08:00) 2014-10-22 13:25:24     Redaktoro:Lina

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, marde alvokis, ke Palestino kaj Israelo ne plu alprenu solflankajn agojn. Li akcentis, ke la du-ŝtata solvo estas la unika plenumebla elekto por la longtempa paco inter Palestino kaj Israelo.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN faris publikan debaton pri la mezorienta situacio. Ban Ki-moon diris, ke li profunde maltrankviliĝas pri la israela setleja plano en orienta Jerusalemo kaj ankaŭ pri solflankaj agoj rilate sanktejojn en Jerusalemo. Li urĝis la israelan registaron ne plu havi similajn aktivaĵojn. Li alvokis ankaŭ fini preskaŭ duonjarcentan okupadon de Israelo, ĉiuflanke nuligi blokon de Gazao kaj efike trakti raciajn zorgojn de Israelo pri sekureco.

Li aldonis, ke al la longtempa stabileco en Mezoriento necesas plenampleksa pacinterkonsento por starigo de sendependa palestina ŝtato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto