Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 22)

(GMT+08:00) 2014-10-22 17:33:50     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke en Pekino inaŭguriĝis kunveno de financaj ministroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro; Ĉinio vokas al Israelo krei kondiĉojn por pacintertrakto kun Palestino. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en Pekino inaŭguriĝis la 21a Kunveno de Financaj Ministroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli faris paroladon en la inaŭgura ceremonio.

Zhang diris, ke ĉi-jare Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro havas la ĉinan jaron kaj baldaŭ okazigos la 22an Neoficialan Konferencon de Gvidantoj en Pekino. Li rimarkigis, ke prezidanto Xi Jinping akcentis, ke Ĉinio prenos tion kiel oportunon, vizaĝos al la estonteco, serĉos starigi pli striktan partnerecon, profundigos pragmatan kunlaboron, ludigos al la organizo pli grandan gvidan rolon kaj skizos longperiodan disvolvadon. Zhang emfazis, ke la kunveno de financaj ministroj estas grava okazaĵo de la ĉina jaro de la organizo, kaj la ĉeestantoj diskutos ĉirkaŭ la temoj de la azi-pacifika makroekonomia situacio, kunlaboro pri investo kaj financado en infrastruktura konstruado, reformado de financa kaj imposta politiko por akcelo de ekonomia restrukturado, kaj disvolvado de reala ekonomio en financ-subtenaj regionoj.

Li diris, ke Ĉinio estas unu el la membroj de la azi-pacifika familio, kaj la disvolviĝo de Ĉinio estas ligita kun tiu de Azi-Pacifiko. Per reformado kaj novigo Ĉinio antaŭen puŝos la disvolvadon, antaŭenigos sciencteknikan novigon, akcelos novigon de sistemo kaj mekanismo, administrado kaj komerca modelo, senĉese stimulos la novigemon de miloj kaj miloj da entreprenoj kaj individuoj, kaj akcelos sanan kaj stabilan disvolvadon de la ekonomio.

La 9a Foiro de Komerca kaj Teknika Kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio inaŭguriĝis merkrede en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan. 25 membroŝtatoj de EU aliĝis al la foiro.

Ĉi-jare la foiro havas la temon "Oriento kaj Okcidento – kune malfermi novan Silkan Vojon". Antti Peltomäki, vic-ĝeneral-direktoro de Ĝenerala Direkcio de EU pri Entreprenoj kaj Industrio, diris, ke post 20-jara disvolvado, EU jam fariĝis la plej granda komerca partnero de Ĉinio, kaj Ĉinio baldaŭ fariĝos la plej granda komerca partnero de EU; nun la defioj alfrontataj de Ĉinio dum urbanizado liveras oportunojn al multaj eŭropaj kompanioj kaj teknikoj.

Liu Jieyi, konstanta delegito de Ĉinio al UN, marde vokis al Palestino kaj Israelo rapide rekomenci kaj antaŭenigi esencan intertrakton kaj akceli fruan solvadon de la plaestina problemo.

La Sekureca Konsilio de UN tiutage okazigis debaton pri la situacio en Mezoriento. Liu Jieyi diris en sia parolado, ke ripeta konflikto inter Palestino kaj Israelo en Gazao montris, ke stagno de la pacintertrakto certe akrigas kontraŭdirojn kaj kondukas la du flankojn al neelirebla ciklo, kaj refoje atentigas la internacian komunumon, ke pacintertrakto estas la fundamenta vojo por solvo de la mezorienta problemo. Li akcentis, ke Ĉinio esperas, ke la du flankoj persistu ĉe la strategia elekto de pacintertrakto kaj prenu la batalhalton kiel la oportunon por frue rekomenci kaj antaŭenigi esencan intertrakton, akceli solvon de la palestina problemo kaj fine starigi sendependan palestinan ŝtaton kun Jerusalemo kiel la ĉefurbo surbaze de la landlimo de la jaro 1967.

Liu Jieyi diris, ke Palestino kaj Israelo estas najbaroj kaj devas montri bonvolon unu al la alia. li diris, ke Ĉinio esperas, ke diversaj grupoj de Palestino unuiĝos kaj kune subtenos la registaron de nacia unueco.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, marde alvokis, ke Palestino kaj Israelo ne plu alprenu solflankajn agojn. Li akcentis, ke la du-ŝtata solvo estas la unika plenumebla elekto por la longtempa paco inter Palestino kaj Israelo.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN faris publikan debaton pri la mezorienta situacio. Ban Ki-moon diris, ke li profunde maltrankviliĝas pri la israela setleja plano en orienta Jerusalemo kaj ankaŭ pri solflankaj agoj rilate sanktejojn en Jerusalemo. Li urĝis la israelan registaron ne plu havi similajn aktivaĵojn. Li alvokis ankaŭ fini preskaŭ duonjarcentan okupadon de Israelo, ĉiuflanke nuligi blokon de Gazao kaj efike trakti raciajn zorgojn de Israelo pri sekureco.

Li aldonis, ke al la longtempa stabileco en Mezoriento necesas plenampleksa pacinterkonsento por starigo de sendependa palestina ŝtato.

La organizo Siria Observo de Homaj Rajtoj, kies sidejo troviĝas en Londono, marde diris, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant kaptis aron da armiloj kaj municioj, paraŝutigitan de la usona armeo por armitaj fortoj de siriaj kurdoj en la landlima urbo Ayn al-Arab.

La organizo diris, ke la usona armeo paraŝutigis du arojn da armiloj kaj municioj en la regionon proksiman al la fortikaĵo de IŜIL, kaj unu el la du estis detruita de la usona armeo poste.

Tiutage IŜIL publikigis videaĵon, montrante la kaptitajn armilojn, inkluzive de grenadoj kaj raketoj.

La pakistana armeo marde publikigis komunikaĵon, ke tiutage ĝi lanĉis aeratakon en la triba regiono de Nord-Waziristan kaj mortigis almenaŭ 28 militemulojn.

La komunikaĵo diris, ke la armeo tiutage sendis ĉasaviadilojn por doni precizan baton al la regiono Dattā Khel de Nord-Waziristan; kvar fortikaĵoj de la militemuloj estis detruitaj, kaj estis mortigitaj almenaŭ 28 homoj inkluzive de pakistanaj kaj fremdlandaj militemuloj.

La 15an de junio la pakistana armeo komencis ampleksan operacon kontraŭ enlandaj kaj fremdlandaj militemuloj en Nord-Waziristan. La pakistana armeo anoncis, ke almenaŭ 1 200 militemuloj estis mortigitaj en la operaco.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto