Vizitu Forumon

Zhang Gaoli kaj Teo CheeHean kune prezidos kunvenojn

(GMT+08:00) 2014-10-22 20:05:06     Redaktoro:Xiong Linping
Merkrede en la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, proklamis, ke la 11a kunveno de la ĉina-singapura mikskomitato pri duflanka kunlaboro, la 16a kunveno de la komuna konsilio pri kunagado por la ĉina-singapura industriparko en Suzhou, kaj la 7a kunveno de la komuna konsilio pri kunagado por la ĉina-singapura biourbo en Tianjin, okazos la 27an de oktobro en Suzhou. Invitite de la ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli, la singapura vicĉefministro Teo CheeHean vizitos Ĉinion de la 26a ĝis la 28a de oktobro, kaj Zhang Gaoli kaj Teo CheeHean kune prezidos tiujn ĉi kunvenojn.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto