Vizitu Forumon

Kurda Aŭtonoma Regiono de Irako ekspedos soldatojn al Ayn al-Arab

(GMT+08:00) 2014-10-23 13:27:36     Redaktoro:Lina

Merkrede la parlamento de Kurda Aŭtonoma Regiono de Irako adoptis la mocion rajtigi la registaron de la Kurda Aŭtonoma Regiono ekspedi soldatojn al la siria landlima urbo Ayn al-Arab.

Laŭ la mocio, la registaro de la Kurda Aŭtonoma Regiono kiel eble plej frue sendos siajn armitajn fortojn kun pezaj armiloj al Ayn al-Arab por bati la ekstremisman grupon "Islama Ŝtato de Irako kaj Levant".

Tiutage turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris, ke Turkio helpos transiton de la kurda armita forto tra Turkio por bati la ekstremisman grupon. Sed Turkio malkonsentas, ke Usono paraŝutigu armilojn kaj municiojn al la kurdaj armitaj fortoj en Ayn al-Arab.

Antaŭe la turka parlamento jam rajtigis al la turka registaro adopti translandliman operacon kontraŭ la ekstremisma grupo kaj permesis transiton de fremdlandaj trupoj tra Turkio por bati la grupon. Tamen la turka armeo nur plusendis grandan nombron da tankoj por gardi la landlimon sen ia ajn translandlima agado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto