Vizitu Forumon

Ĉinio esperas pragmatan kunlaboron kun Aŭstrio

(GMT+08:00) 2014-10-23 13:13:41     Redaktoro:Lina

Merkrede en Pekino, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun aŭstria paralelulo Sebastian Kurz.

Wang Yi diris, ke amikeco kaj kunlaboro estas la ĉefa melodio de la dulandaj rilatoj post establo de diplomatiaj rilatoj antaŭ pli ol 40 jaroj. Li montris, ke nuntempe la dulandaj rilatoj alfrontas novan ekirpunkton kaj ambaŭ flankoj devas kapti la bonŝancon, profundigi politikan reciprokfidon, praktike respekti unu la alian pri  kernaj zorgoj, fortigi pragmatan kunlaboron sur la kampoj de komerco, investo, fabrikado, mediprotekto, turismo kaj sporto, kaj akceli stabilan kaj sanan disvolvadon de la dulandaj rilatoj.

Sebastian Kurz diris, ke la nova registaro de Aŭstrio alte atentas rilatojn kun Ĉinio, persistas en la politiko de unu Ĉinio kaj ne subtenas ian ajn fiintencon pri splitiĝo de Ĉinio. Li diris ankaŭ, ke Aŭstrio volas profundigi pragmatan kunlaboron ambaŭgajnigan sur gravaj kampoj kune kun Ĉinio, kaj fortigi plu personarajn kontaktojn kaj junulajn interŝanĝojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto