Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 23)

(GMT+08:00) 2014-10-23 17:28:19     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro promesas akceli strukturan reformadon; Kurda Aŭtonoma Regiono de Irako ekspedos soldatojn al Ayn al-Arab. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en Pekino plensukcese fermiĝis la 21a Konferenco de Financaj Ministroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. En la "Komuna Deklaro de Financaj Ministroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro", koncernaj partioj promesas akceli plu strukturan reformadon kaj alpreni necesajn rimedojn por solvi la nunan botelokolan problemon en la ekonomia disvolvado kaj eligi novajn movfortojn por la potenciala kresko de la ekonomio.

En la unu-taga konferenco, financaj ministroj el 21 membroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro profunde pridiskutis gravajn demandojn rilate la ekonomian disvolvon kaj venis en vastan akordon.

Ĉina ministro pri financo Lou Jiwei konigis, ke la konferenco ĉefe diskutis pri infrastruktura investo.

Financaj ministroj akcentis akceli reformadon de la ekonomia strukturo per taŭgaj fiskaj politikoj kaj realigi fortan, daŭripovan kaj ekvilibran kreskon de la ekonomio surbaze de daŭrigebleco de la publika financo.

En la konferenco Azi-Pacifika Financa kaj Disvolva Centro estis promociita kiel Azi-Pacifika Financa kaj Disvolva Instituto por plibone subteni konstruadon de kapablo sur la fiska kaj financa kampoj.

Merkrede en Pekino, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun aŭstria paralelulo Sebastian Kurz.

Wang Yi diris, ke amikeco kaj kunlaboro estas la ĉefa melodio de la dulandaj rilatoj post establo de diplomatiaj rilatoj antaŭ pli ol 40 jaroj. Li montris, ke nuntempe la dulandaj rilatoj alfrontas novan ekirpunkton kaj ambaŭ flankoj devas kapti la bonŝancon, profundigi politikan reciprokfidon, praktike respekti unu la alian pri kernaj zorgoj, fortigi pragmatan kunlaboron sur la kampoj de komerco, investo, fabrikado, mediprotekto, turismo kaj sporto, kaj akceli stabilan kaj sanan disvolvadon de la dulandaj rilatoj.

Sebastian Kurz diris, ke la nova registaro de Aŭstrio alte atentas rilatojn kun Ĉinio, persistas en la politiko de unu Ĉinio kaj ne subtenas ian ajn fiintencon pri splitiĝo de Ĉinio. Li diris ankaŭ, ke Aŭstrio volas profundigi pragmatan kunlaboron ambaŭgajnigan sur gravaj kampoj kune kun Ĉinio, kaj fortigi plu personarajn kontaktojn kaj junulajn interŝanĝojn.

Zhao Houlin, nuna vic-ĝeneral-sekretario de Internacia Telekomunika Unio, ĵaŭde estis elektita kiel ĉefo de la organizo por la sekvaj kvar jaroj dum ĉi-jara Plenrajtigita Konferenco de Internacia Telekomunika Unio en Busan, Sud-Koreio.

Per la gajno de 152 voĉoj el 156 membroŝtatoj, Zhao estis elektita kiel la unua ĉina ĝeneral-sekretario en la 150-jara historio de Internacia Telekomunika Unio. Li enoficiĝos en januaro de 2015.

Merkrede la parlamento de Kurda Aŭtonoma Regiono de Irako adoptis la mocion rajtigi la registaron de la Kurda Aŭtonoma Regiono ekspedi soldatojn al la siria landlima urbo Ayn al-Arab.

Laŭ la mocio, la registaro de la Kurda Aŭtonoma Regiono kiel eble plej frue sendos siajn armitajn fortojn kun pezaj armiloj al Ayn al-Arab por bati la ekstremisman grupon "Islama Ŝtato de Irako kaj Levant".

Tiutage turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris, ke Turkio helpos transiton de la kurda armita forto tra Turkio por bati la ekstremisman grupon. Sed Turkio malkonsentas, ke Usono paraŝutigu armilojn kaj municiojn al la kurdaj armitaj fortoj en Ayn al-Arab.

Antaŭe la turka parlamento jam rajtigis al la turka registaro adopti translandliman operacon kontraŭ la ekstremisma grupo kaj permesis transiton de fremdlandaj trupoj tra Turkio por bati la grupon. Tamen la turka armeo nur plusendis grandan nombron da tankoj por gardi la landlimon sen ia ajn translandlima agado.

Siria ministro pri gazetaro Omran Zoabi diris marde vespere dum televida intervjuo, ke la registara armeo detruis du militaviadilojn, lastatempe kaptitajn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant.

Zoabi diris, ke la registara armeo lanĉis atakon kaj detruis la du aviadilojn tuj post kiam ili surteriĝis. Li diris, ke ili serĉas alian aviadilon kaj certe detruos ĝin. Li asertis, ke la registaro ne timas, ke la tri aviadiloj kaptitaj de la ekstremisma grupo minacos la landon. Tamen li ne donis pluan klarigon.

Persono el la iraka armeo merkrede diris, ke tiutage la sekurectrupoj kaj tribaj armitaj fortoj repuŝis atakon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant al la urbo Ameriyat al-Fallujah en la okcidenta provinco Anbar kaj mortpafis 32 militemulojn.

Bone informita persono el la agad-komandejo de la provinco diris al raportisto, ke frumatene de tiu tago la ekstremisma grupo lanĉis en tri direktoj grandskalan atakon al Ameriyat al-Fallujah, tamen ili estis baritaj de la sekurectrupoj kaj tribaj armitaj fortoj, kaj ankaŭ militaviadiloj de la iraka aerarmeo kaj la "internacia alianco" faris intensan bombadon al ili. Post kelk-hora batalo la ekstremisma grupo estis repuŝita.

La plena kunveno de la Eŭropa Parlamento merkrede adoptis liston de la nova Eŭropa Komisiono, rekomenditan de Jean-Claude Juncker, elektita prezidanto de la Eŭropa Komisiono.

La listo estis adoptita en la plena kunveno per la rezulto de 423 pozitivaj voĉoj, 209 negativaj voĉoj kaj 67 sindetenoj. La nova komisiono konsistas el 28 personoj respektive el la 28 membroŝtatoj de Eŭropa Unio. Jonathan Hill, gvidanto de la Ĉambro de la Lordoj de la brita parlamento, estis nomumita kiel komisionano pri financa stabileco, financa servo kaj kapitala merkato, kaj Pierre Moscovici, franca eksministro pri ekonomio kaj financo, servos kiel komisionano pri ekonomiaj kaj financaj aferoj.

Estis la unua fojo en la historio de EU, ke la Eŭropa Parlamento voĉdone adoptis liston de la Eŭropa Komisiono. Laŭ la Lisbona Traktato, adoptita en 2009, ĉiuj kandidatoj por la Eŭropa Komisiono devas akcepti aŭskulton kaj demandon de koncernaj komisionoj de la Eŭropa Parlamento kaj esti aprobitaj en plena kunveno.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto