|
|
||
Ĵaŭde la retejo de la Ĉina Komerca Ministerio informis, ke la 21an de oktobro Zhang Xiangchen, ĉina komerca helpministro, en la nomo de la ĉina registaro subskribis, kun reprezentanto de la Monda Organizaĵo pri Sano en Ĉinio, kunlaboran interkonsenton por la monofero de du milionoj da usonaj dolaroj, fare de Ĉinio.
Tiu ĉi donaca mono estas enskribota en specialan fondaĵon de la Monda Organizaĵoj pri Sano por respondi al la epidemio Ebola en tri landoj: Sieraleono, Liberio kaj Gvineo.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |