Vizitu Forumon

Plena Sesio de KPĈ adoptis decidon

(GMT+08:00) 2014-10-23 20:21:21     Redaktoro:Xiong Linping

De la 20a ĝis la 23a de oktobro en Pekino okazis la Kvara Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La sesio adoptis "Decidon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Kelkaj Gravaj Problemoj Koncernaj al Ĉiuflanka Akcelo de Laŭleĝa Regado".

La sesio elmetas, ke la ĝenerala celo de ĉiuflanka akcelo de laŭleĝa regado estas formi la socialistan sistemon de laŭleĝa regado kun ĉinaj trajtoj kaj konstrui la socialistan landon de laŭleĝa regado.

La sesio ankaŭ emfazas persisti regadon laŭ la konstitucio kaj leĝoj, fortigi plenumadon de la konstitucio, kaj perfektigi sistemon de la konstitucia superrigardo de la Nacia Popola Kongreso kaj ĝia Konstanta Komitato.


La sesio elmetas profundigon de la juĝa reformado kaj limigon de interveno de gvidantoj en la juĝajn aferojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto