Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 24)

(GMT+08:00) 2014-10-24 17:13:52     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Plena Sesio de KPĈ adoptis decidon; Ĉinio lanĉis eksperimentan spacveturilon por luna misio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede telefone interparolis kun sia indonezia paralelulo Joko Widodo.

Xi Jinping gratulis al Joko Widodo pro lia enoficiĝo kiel indonezia prezidento. Li diris, ke Ĉinio kaj Indonezio estas najbaroj kaj amikoj kun bonaj rilatoj kaj reciproka fido; la du landoj alfrontas similajn kondiĉojn kaj disvolvan taskon kaj havas vastajn komunajn interesojn en duflankaj, regionaj kaj internaciaj aferoj. Li akcentis, ke li volas starigi bonajn labor-rilatojn kun Joko Widodo por kune akceli la duflankajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, antaŭenigi konstruadon de la mara Silka Vojo de la 21a jarcento, senĉese progresigi la ĉina-indonezian plenampleksan strategian partnerecon kaj realigi reciprokan profiton, kungajnon kaj komunan disvolviĝon.

Joko Widodo diris, ke disvolvado de la indonezia-ĉina plenampleksa strategia partnereco estas tre grava por la du landoj, por Azio kaj por la tuta mondo, kaj li donas grandan gravecon al la amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj. Li aldonis, ke Indonezio esperas profundigi kun Ĉinio kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, investo kaj infrastruktura konstruado.

De la 20a ĝis la 23a de oktobro en Pekino okazis la Kvara Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La sesio adoptis "Decidon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Kelkaj Gravaj Problemoj Koncernaj al Ĉiuflanka Akcelo de Laŭleĝa Regado".

La sesio elmetas, ke la ĝenerala celo de ĉiuflanka akcelo de laŭleĝa regado estas formi la socialistan sistemon de laŭleĝa regado kun ĉinaj trajtoj kaj konstrui la socialistan landon de laŭleĝa regado.

La sesio ankaŭ emfazas persisti regadon laŭ la konstitucio kaj leĝoj, fortigi plenumadon de la konstitucio, kaj perfektigi sistemon de la konstitucia superrigardo de la Nacia Popola Kongreso kaj ĝia Konstanta Komitato.

La sesio elmetas profundigon de la juĝa reformado kaj limigon de interveno de gvidantoj en la juĝajn aferojn.

Ĵaŭde la Kvara Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio adoptis "Decidon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Kelkaj Gravaj Problemoj koncernaj al Ĉiuflanka Akcelo de Laŭleĝa Regado". La internacia komunumo ĝenerale opinias, ke tio kreos pli bonan leĝmedion por kompleta profundigo de la ĉina reformado kaj konservo de fruktoj de reformado kaj pordomalfermo.

Brita novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke la decido adoptita en la plena sesio estas ŝlosile grava por funkciado de la merkata ekonomio de la monde dua plej granda ekonomio.

Usona novaĵ-agentejo Associated Press diris en raporto, ke komunikaĵo, publikigita post fermiĝo de la plena sesio, anoncas, ke Ĉinio persistos en regado laŭ la konstitucio kaj leĝoj, kaj restriktos intervenon en juĝadon.

Franca Novaĵ-Agentejo diris en artikolo, ke la Komunista Partio de Ĉinio anoncis en la plena sesio senŝanceliĝe persisti sur la socialista vojo de laŭleĝa regado kun ĉinaj trajtoj, konstrui la socialistan sistemon de laŭleĝa regado kun ĉinaj trajtoj kaj konstrui la socialistan landon de laŭleĝa regado.

Germana Novaĵ-Agentejo raportis, ke en la plena sesio la gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio decidis limigi intervenon de gvidantoj en juĝadon per sistemo, kaj konstrui la socialistan sistemon de laŭleĝa regado sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio.

Ĉinio vendrede lanĉis senhoman spacveturilon por testi teknikojn uzotajn por Chang'e-5, la venonta lunsondilo, kiu efektivigos la unuan lunan mision de Ĉinio kun reveno al la tero.

La spacveturilo estis lanĉita per la portoraketo Long-Marŝo-3C en la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio.

La Ŝtata Administracio de Scienco, Tekniko kaj Industrio por Nacia Defendo diris, ke la eksperimenta spacveturilo apartiĝis de la portoraketo kaj eniris la atenditan orbiton nelonge post la lanĉiĝo.

La tuta misio daŭros ĉirkaŭ ok tagojn. La spacveturilo, disvolvita de la Ĉina Korporacio de Aerokosma Scienco kaj Tekniko, flugos ĉirkaŭ la luno por duon-cirklo kaj revenos al la tero.

Sur la revena vojo, la eksperimenta spacveturilo proksimiĝos al la tera atmosfero per la rapido de proksimume 11,2 kilometroj ĉiusekunde kaj resaltiĝos por malrapidiĝo antaŭ denova eniro en la atmosferon. Ĝi surteriĝos en Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, norda Ĉinio.

Dudek unu aziaj landoj, kiuj volas aliĝi al Azia Banko por Infrastruktura Investo kiel fondinto-membroj, vendrede matene subskribis en Pekino la Memorandon de Interkompreno pri Establo de Azia Banko por Infrastruktura Investo.

Poste ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun reprezentantoj de la 21 landoj.

La Memorando de Interkompreno specifas, ke la rajtigita kapitalo de la banko estas 100 miliardoj da usonaj dolaroj kaj la komenca promesita kapitalo kalkuliĝas al ĉirkaŭ 50 miliardoj da dolaroj. La pagita kvanto atingos 20 procentojn.

Ĵaŭde la malia Ministerio por Sano anoncis, ke en la okcidenta urbo Kayes du-jara knabino el la najbara lando Gvineo estis konfirmite infektita je la viruso Ebola kaj nun la knabino akceptas kuracon en hospitalo. La knabino estas la unua Ebola-infektito en Malio. La malia Ministerio por Sano alprenis necesajn rimedojn por eviti ekspansion de la epidemio.

Laŭ la plej freŝa statistiko de la Monda Organizo pri Sano, ĝis nun 4 877 homoj en la tuta mondo mortis pro Ebola kaj 9 936 estis infektitaj je la viruso. La epidemio en Gvineo, Sieraleono kaj Liberio estas ankoraŭ grava.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto