Vizitu Forumon

La 4a kunveno de eksteraferaj ministroj rilate Istanbulan Procezon okazos en Pekino

(GMT+08:00) 2014-10-24 19:29:45     Redaktoro:Xiong Linping

La 24an de oktobro Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, proklamis, ke la 4a kunveno de eksteraferaj ministroj rilate la Istanbulan Procezon de la afgana problemo okazos la 31an de oktobro en Pekino. La ĉina eksterafera ministro Wang Yi kaj la afgana eksterafera ministro Ousmane kune prezidos la kunvenon.

Hua Chunying diris, ke nun Afganio restas en multobla transira periodo de politiko, sekureco, ekonomio kaj aliaj, kaj baldaŭ eniros en dekjaran transforman etapon; Ĉinio organizas la 4an kunvenon de eksteraferaj ministroj pri la Istanbula Procezo kaj ĉar ĝi estas ankaŭ grava internacia kunveno rilate Afganion post la fondiĝo de la afgana nova registaro, do la kunveno havas gravan signifon; al la kunveno ĉeestos eksteraferaj ministroj el ĉiuj landoj, kiuj estas membroj de la Istanbula Procezo aŭ subtenantoj de ĝi.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto