Vizitu Forumon

Xi Jinping proklamis liveri la kvarafojan helpon al okcidentafrikaj landoj por respondi al la epidemio Ebola

(GMT+08:00) 2014-10-24 20:38:07     Redaktoro:Xiong Linping

La 24an de oktobro en Pekino la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la tanzania prezidento Jakaya Mrisho Kikwete kaj proklamis, ke la ĉina registaro liveros la kvarafojan helpon al okcidentafrikaj landoj por respondi al la epidemio Ebola.

Xi Jinping diris, ke la epidemio Ebola daŭre disetendiĝas en okcidentafrikaj landoj kaj formas pozitivan minacon al la vivo kaj sekureco de la afrika popolo, evoluado de ekonomio kaj socio, tutmonda publika sano; pri tiu epidemio la ĉinaj registaro kaj popolo kunsentas kun la popoloj de la landoj suferantaj de Ebola kaj jam donis trifojan helpon al la koncernaj landoj. Konsiderante pri la disvolviĝado de la epidemio kaj la bezono de tiuj landoj la ĉina registaro decidis lanĉi la kvarafojan helpon, t.e. doni al Liberio, Sieraleono, Gvineo kaj koncerna internacia organizaĵo urĝe bezonatajn materialojn kaj kontanton valorajn al 500 milionoj da juanoj, sendi pli da ĉinaj kontraŭepidemiaj fakuloj kaj kuracistoj, kaj helpe konstrui kuracan centron en Liberio. Ĉinio volas kune kun la internacia komunumo aktive kunlabori kaj helpi tiujn landojn venki la epidemion Ebola.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto