Vizitu Forumon

Gvidantaro de KPĈ garantias laŭleĝan regadon

(GMT+08:00) 2014-10-24 14:09:49     Redaktoro:Yu Rongkang

La Popola Ĵurnalo vendrede publikigis la ĉefartikolon "historia transpaŝo al laŭleĝa regado", emfazante, ke al socialisma modernigo necesas gvido kaj reguligo de laŭleĝa regado, kaj la granda rejuniĝo de la ĉina nacio bezonas garantion kaj apogon de laŭleĝa regado.

La ĉefartikolo diris, ke la ĵus fermita 4a plena sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio adoptis post ekzameno la Decidon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Kelkaj Gravaj Problemoj Koncernaj al Ĉiuflanka Akcelo de Laŭleĝa Regado. La decido difinis la gvidan ideon, ĝeneralan celon, bazan principon por ĉiuflanka akcelo de laŭleĝa regado kaj prezentis novajn vidpunktojn kaj novajn rimedojn pri laŭleĝa regado kaj respondis serion da gravaj teoriaj kaj praktikaj demandoj, faris ĉiuflankan aranĝon pri scienca leĝdono, rigora leĝplenumo, justica justeco, leĝ-observo kaj jurŝtata konstruado kaj respondis al apelacioj de la popolo kaj zorgoj de la socio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto