Vizitu Forumon

Ĉinio lanĉis eksperimentan spacveturilon por luna misio

(GMT+08:00) 2014-10-24 14:53:33     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio vendrede lanĉis senhoman spacveturilon por testi teknikojn uzotajn por Chang'e-5, la venonta lunsondilo, kiu efektivigos la unuan lunan mision de Ĉinio kun reveno al la tero.

La spacveturilo estis lanĉita per la portoraketo Long-Marŝo-3C en la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio.

La Ŝtata Administracio de Scienco, Tekniko kaj Industrio por Nacia Defendo diris, ke la eksperimenta spacveturilo apartiĝis de la portoraketo kaj eniris la atenditan orbiton nelonge post la lanĉiĝo.

La tuta misio daŭros ĉirkaŭ ok tagojn. La spacveturilo, disvolvita de la Ĉina Korporacio de Aerokosma Scienco kaj Tekniko, flugos ĉirkaŭ la luno por duon-cirklo kaj revenos al la tero.

Sur la revena vojo, la eksperimenta spacveturilo proksimiĝos al la tera atmosfero per la rapido de proksimume 11,2 kilometroj ĉiusekunde kaj resaltiĝos por malrapidiĝo antaŭ denova eniro en la atmosferon. Ĝi surteriĝos en Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, norda Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto