Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto telefone interparolis kun sia indonezia paralelulo

(GMT+08:00) 2014-10-24 15:07:33     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede telefone interparolis kun sia indonezia paralelulo Joko Widodo.

Xi Jinping gratulis al Joko Widodo pro lia enoficiĝo kiel indonezia prezidento. Li diris, ke Ĉinio kaj Indonezio estas najbaroj kaj amikoj kun bonaj rilatoj kaj reciproka fido; la du landoj alfrontas similajn kondiĉojn kaj disvolvan taskon kaj havas vastajn komunajn interesojn en duflankaj, regionaj kaj internaciaj aferoj. Li akcentis, ke li volas starigi bonajn labor-rilatojn kun Joko Widodo por kune akceli la duflankajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, antaŭenigi konstruadon de la mara Silka Vojo de la 21a jarcento, senĉese progresigi la ĉina-indonezian plenampleksan strategian partnerecon kaj realigi reciprokan profiton, kungajnon kaj komunan disvolviĝon.

Joko Widodo diris, ke disvolvado de la indonezia-ĉina plenampleksa strategia partnereco estas tre grava por la du landoj, por Azio kaj por la tuta mondo, kaj li donas grandan gravecon al la amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj. Li aldonis, ke Indonezio esperas profundigi kun Ĉinio kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, investo kaj infrastruktura konstruado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto