Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 27)

(GMT+08:00) 2014-10-27 17:25:41     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio komencis trian raŭndon de helpo al afrikaj landoj influataj de Ebola; Ĉinio planas establi ŝtatan kontraŭterorisman inform-centron. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Rilate la atakon al raportistoj, Hui Chun-tak, sekciestro de la honkonga polico pri la publika rilato, diris, ke la polico ne toleras nek indulgas ian ajn perforton, kaj perfortoj faritaj de iu ajn kun ia ajn profesio kaj fono devas esti laŭleĝe pritraktataj.

Hui Chun-tak diris en la gazetara konferenco, ke la polico tre zorgas pri la atako al raportistoj en sabata vespero, kondamnas perfortan agaon kaj alvokas al la vidintoj kontakti la policon kaj liveri indikaĵojn.

Sun Jiwen, proparolanto de la Komerca Ministerio de Ĉinio, lunde diris, ke helpaj materialoj kun la valoro de 200 milionoj da juanoj, kiujn Ĉinio liveris al afrikaj landoj influataj de la epidemio Ebola por la tria raŭndo, estas transportataj, kaj ili atingos ĉefurbojn de pluraj landoj antaŭ la 31a de oktobro..

Sun Jiwen faris parolon tiutage pri efektivigo de la tria raŭndo de helpo kun la valoro de 200 milionoj da juanoj, anoncita de ĉina prezidanto. Li diris, ke frumatene en Tianjin ekflugis la aviadilo transportanta la helpajn materialojn al Malio, Ganao, Benino, Gvineo-Bisaŭo, Eburbordo kaj Demokratia Respubliko Kongo, kaj alia aviadilo transportanta materialojn al Niĝerio ekflugis en Pekino. Tiuj materialoj inkluzivas protektajn vestojn kaj okulvitrojn, ŝprucigilojn kaj medicinajn termometrojn.

Lunde malfermiĝis la 11a kunveno de la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. La ĉeestantoj diskutas pri projekto de Kontraŭterorisma Leĝo, kiu postulas establi ŝtatan kontraŭterorisman inform-centron kaj interdepartementan mekanismon de inform-funkciado.

Ĉinio vizaĝas severan kaj komplikan situacion en la batalo kontraŭ terorismo: grandiĝas influo de internaciaj faktoroj de perfortoj kaj teroratakoj, kaj oftas tiaj kazoj. La kontraŭterorismaj laboroj akomodiĝis al la situacio kaj progresis en kolekto de informoj, esploro, prevento kaj urĝa respondo.

Fronte al la nuna severa kaj komplika situacio, Ĉinio devas ellabori Kontraŭterorisman Leĝon kaj kompletigi la kontraŭterorisman leĝsistemon.

Lastatempe la Ŝtata Konsilio presis kaj distribuis la Opiniojn pri Fortigo de Kontrevizio, postulante fortigi la kontrolan rolon de kontrevizio kaj akceli la plenumon kaj efektivgon de koncernaj politikoj kaj rimedoj.

La opinioj montris, ke ĉiuj administracioj kaj organoj devas persisti en la principo "ĉirkaŭi la centron, servi por la ĝenerala situacio, trovi problemojn kaj plibonigi mekanismon", laŭleĝe fari kontrevizion kaj juste uzi la kontrolan rajton. La opinioj ankaŭ postulas fortigi la kontrevizion, novigi kontrevizion kaj altigi la efikecon.

Novembre en Pekino okazos la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Al ĝi servos 2 280 junaj volontuloj, elektitaj inter 8 283 kandidatoj el 23 universitatoj. Ili povas flue paroli la anglan lingvon kaj havas spertojn kiel volontuloj por gravaj eventoj. Dum semajno de la kunveno ili laboros sur 139 unuaklasaj kaj 87 duaklasaj postenoj.

Ekde la 21a de tiu ĉi monato tiuj volontuloj estas fermite trejnataj pri scioj de APEK, volontula servo, anglalingva interpreto por internacia konferenco kaj tiel plu.

Laŭ statistiko de 98% da balotiloj, publikigita de la superega elekt-kortumo de Brazilo dimanĉe vespere, la nuna prezidento Dilma Rousseff, kandidato el la Laborista Partio, gajnis 51,48% da voĉoj en la dua raŭndo de la baloto, kaj estis denove elektita kiel prezidento.

Liu Xiaoming, ĉina ambasadoro al Britio, diris lastatempe dum intervjuo kun la brita Parlamenta Gazeto, ke ĉinaj kompanioj aktive partoprenas en nukleenergiaj kaj altrapid-fervojaj konstruoj de Britio; koncernaj departementoj de Ĉinio kaj Britio subskribis memorandojn de interkompreno pri nukleenergia kaj fervoja kunlaboroj kaj difinis politikon kaj kadron de la kunlaboroj. Koncernaj departementoj kaj entreprenoj interkonsiliĝas pri la kunlaboroj kaj klopodas atingi pozitivan rezulton en la proksima estonteco.

Liu Xiaoming diris, ke Britio estas unu el la ĉefaj transmaraj invest-cellokoj de Ĉinio; ekde 2012 la sumo de investo kaj fuziigo de ĉinaj entreprenoj en Britio kalkuliĝis al pli ol 18 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe ol la totalo en la pasintaj 30 jaroj, kaj en la unua duono de la kuranta jaro la investo kaj fuziigo de ĉinaj entreprenoj en Britio sumis al pli ol 5 miliardoj da dolaroj. Li aldonis, ke reciprokprofita kaj pragmata kunlaboro inter la du landoj prezentas brilan perspektivon kaj stabile marŝas al la celo de duflanka komerco de 100 miliardoj da dolaroj en 2015.

Bone informita persono el la prisana departemento de Libio dimanĉe diris, ke tiutage du armitaj grupoj de Libio denove konfliktis por akiri regadon de la orienta urbo Banghazi kaj almenaŭ 28 homoj mortis en la konflikto.

Ahmad Al-Mismari, proparolanto de la libia armeo, diris, ke tiutage la laikaj fortoj, inkluzive de la libiaj specialaj trupoj kaj la armitaj fortoj Haftar, atakis loĝejojn de kelkaj religiaj milico-gvidantoj en Banghazi. Krome, la du armitaj grupoj intense batalis en kelkaj lokoj de Banghazi.

Tiutage la konflikto rezultigis morton de almenaŭ 28 homoj. Ekde la 15a de tiu ĉi monato konfliktoj inter la du grupoj mortigis pli ol 170 homojn.

Bone informita persono el la iraka armeo dimanĉe diris, ke lastatempe membroj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant forkaptis ok laborantojn de iu televida kanalo en Mosul, ĉefurbo de la norda provinco Nineveh.

En la lasta vendredo membroj de la ekstremisma grupo forkaptis tri mediatajn laborantojn, kaj dimanĉe matene tiuj militemuloj trudeniris hejmojn de la aliaj kvin homoj kaj forkaptis ilin. La bone informita persono diris, ke la forkaptitaj ok homoj, inkluzive de kvar raportistoj, unu kameraisto, du teknikistoj kaj unu administracia persono, estas dungitoj de iu satelit-televida kanalo en Mosul.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto