Vizitu Forumon

Enlaboriĝo post 547-foja rifuzo

(GMT+08:00) 2014-10-27 10:55:10     Redaktoro:Xiong Linping

La 16an de oktobro la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke Robin Boness, 60-jara viro el la ĉemara urbeto Torquay en Britio, havis laboran sperton de pli ol tridek jaroj pri elektrotekniko, sed en la pasintaj kvin jaroj lia peto por laboro estis 547-foje rifuzita. Finfine li trovis sian laborlokon en la graflando Cornwall.

En 2008 Boness senlaboriĝis, kaj pro tio li devis denove serĉi novan laboron. Antaŭe li ankaŭ spertis senlaborecon, tamen nur post du aŭ tri semajnoj li povis ricevi novan okupon. Sed ĉi-foje li restis en senlaboreco tutajn kvin jarojn. Dum tiu ĉi tempodaŭro li sin vivtenis nur per sepdek kvar pundoj en ĉiu semajno helpe pagataj de la registaro.

En Torquay sinjoro Boness petis laboron pri elektrotekniko, sed alta aĝo kaj nescio pri komputiko ĉie puŝis lin kun malhelpoj. Li diris: "Mi estis elektristo dum pli ol tridek jaroj, sed mia aĝo kaŭzis al mi senlaborecon je kvin jaroj. Krome, oni postulis, ke mi havu aŭton por laboro, sed mi ne havas monon por ĝin aĉeti." Dum tiuj kvin jaroj Boness 547-foje petis laboron, tamen li ricevis nur unu intervjuon.

Sed finfine, helpe de iu helpa institucio por enlaborigo, li ricevis la duan ŝancon por intervjuo kaj estis dungita de iu kompanio.

Tio estas lia unua laboro post kvin jaroj. Boness diris: "Mia travivaĵo pruvis, ke vi neniam devus rezigni vian klopodon, vi devus persisti, ĉar espero ĉiam ekzistas."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto