Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 28)

(GMT+08:00) 2014-10-28 17:41:24     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de oktobro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping gratulas al Dilma Rousseff pro ŝia denova elektiĝo; Irano ne intencas longigi intertraktadon pri nuklea problemo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris lunde en gazetara konferenco, ke Ĉinio gratulas la nunan brazilan prezidenton Dilma Rousseff pro ŝia denova elektiĝo kaj volas klopodi kun Brazilo por akceli disvolvadon de la ĉina-brazila plenampleksa strategia partnereco.

Ŝi diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Dilma Rousseff en la unua tempo por ŝin gratuli. Ĉinio kredas, ke sub ŝia gvidado la brazila popolo atingos pli grandan sukceson en konstruado de la lando.

Lunde en la Granda Halo de la Popolo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia ĉeĥa paralelulo Milos Zeman.

Xi Jinping emfazis, ke la du landoj devas domaĝi la bonajn rilatojn, kompreni unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, intensigi altnivelajn kontaktojn kaj diversnivelajn dialogojn, akceli reciprokan fidon kaj realigi sanan kaj stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Zeman diris, ke li havis bonan interparolon kun Xi Jinping en la rusa urbo Soĉio, kaj ili atingis gravan interkonsenton. Li akcentis, ke Ĉeĥio volas protekti kaj disvolvi la rilatojn de amikeco kaj kunlaboro kun Ĉinio per efektivaj agoj surbaze de reciproka respekto kaj ne-interveno en alies internajn aferojn.

Post la interparolo la du ŝtatestroj kune ĉeestis la subskribon de dokumentoj pri kunlaboro de la du landoj en la kampoj de diplomatio, civila nukleenergio, financo, medicino kaj kulturo.

Lunde en Pekino, Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, interparolis kun Zandaakhuu Enkhbold, prezidanto de la ŝtata granda Hural, parlamento de Mongolio.

Zhang diris, ke en la pasintaj 65 jaroj de post establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Mongolio rapide disvolviĝis la duflankaj rilatoj, kaj en la lastaj jaroj reciprokaj vizitoj de la dulandaj altranguloj oftis, politika interfido senĉese profundiĝis, kaj ĉiuflankaj kunlaboroj grandiĝis. Li diris, ke aŭguste dum la vizito de prezidanto Xi Jinping en Mongolio la duflankaj rilatoj estis altigitaj ĝis la plenampleksa strategia partnereco; septembre sukcese okazis la unua tripartia pintkunveno de Ĉinio, Rusio kaj Mongolio, kaj tio liveris novan platformon al la ĉina-mongola kunlaboro. Li diris, ke la leĝdonaj organoj de Ĉinio kaj Mongolio establos mekanismon de regulaj interŝanĝoj, kaj li esperas, ke la du flankoj prenos tion kiel oportunon por altigi la nivelon de kunlaboro.

Enkhbold diris, ke antaŭ nelonge la du ŝtatestroj anoncis altigi la duflankajn rilatojn ĝis la plenampleksa strategia partnereco, kaj tio malfermis la novan paĝon de la duflankaj rilatoj. La ŝtata granda Hural volas preni la establon de mekanismo de regulaj interŝanĝoj kiel oportunon kun la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio por intensigi diversnivelajn kontaktojn, lerni unu la alian kaj puŝi la duflankajn rilatojn al nova ŝtupo.

Lunde en Hanojo vjetnama prezidanto Truong Tan Sang kaj ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyen Phu Trong renkontiĝis kun la vizitanta ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi.

Yang diris, ke la ĉina-vjetnamaj rilatoj estas en la grava stadio de plibonigo kaj evoluigo. Ĉinio profundigas la plenampleksan reformadon kaj konstruas jurŝtaton, dum Vjetnamio akcelas reformadon kaj pord-malfermon. Li akcentis, ke subteni bonajn rilatojn inter Ĉinio kaj Vjetnamio estas la praktika bezono de ambaŭ landoj por atingo de la propraj disvolvaj celoj kaj konformas al la komunaj interesoj de la du landoj. Li aldonis, ke la du flankoj devas firme persisti en la ĝusta direkto en la duflankaj rilatoj, daŭrigi la bonnajbarecon kaj amikecon kaj akceli reciprokprofitan kunlaboron.

Nguyen Phu Trong diris, ke disvolvi la vjetnama-ĉinan partnerecon de plenampleksa strategia kunlaboro estas longperioda kaj baza strategia principo de la partio kaj registaro de Vjetnamio.

Truong Tan Sang diris, ke Vjetnamio delonge donas grandan gravecon al la rilatoj kun Ĉinio; bonaj rilatoj utilas al ambaŭ landoj.

Kun alproksimiĝo de la limdato de la intertraktado pri la irana nuklea problemo, estas pli kaj pli atentata la rezulto de tiu ĉi raŭndo de la intertraktado. Lunde irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke se la okcidentaj landoj povus montri sufiĉan sincerecon, ĉiuj partioj espereble atingos definitivan interkonsenton en la difinita tempo.

Laŭ raporto de la irana novaĵa televido, Rouhani diris tion, kiam li intervidiĝis kun Odyssey Norheim, norvega ambasadoro al Irano. Rouhani diris, ke ĉiuj partioj jam atingis pozitivan rezulton en la pasintaj kelkaj raŭndoj de la intertraktado, kaj li kredas, ke estas tre eble atingi definitivan interkonsenton akcepteblan al ĉiuj partioj antaŭ la 24a de novembro, se iranaj adversuloj povus prezenti sufiĉan politikan volon por solvi la problemon.

Marde matene en Pjongjango la speciala enket-komitato de la Popoldemokratia Respubliko de Koreio komencis intertrakton kun la japana delegacio por la enketo pri forkapto de japanaj civitanoj fare de nord-koreaj spionoj dum la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la lasta jarcento.

So Dae Ha, prezidanto de la nord-korea speciala enket-komitato, renkontiĝis kun Junichi Ihara, ĝenerala direktoro de la Buroo de Japana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj por Aziaj kaj Oceaniaj Aferoj, en la nord-korea buroo pri migrado, kie estas la sidejo de la speciala enket-komitato. So Dae Ha diris, ke li scias, ke en Japanio estas malsamaj voĉoj pri la vizito de la japana delegacio, kaj sub tiaj cirkonstancoj, la vizito montris la sintenon de Japanio pri observo de la dulanda Pjongjanga Deklaracio, kaj Japanio faris ĝustan elekton.

Prezidanto de Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Durão Barroso publikigis komunan deklaron, esprimante bonvenon al la parlamenta elekto de Ukrainio.

La deklaro diris, ke la Eŭropa Unio esperas, ke Ukrainio serĉos pli vastan interkonsenton, antaŭenigos politikajn kaj ekonomiajn reformojn, kaj organizos novan registaron kiel eble plej frue.

La deklaro opiniis, ke revigligo de reformoj kaj komenciĝo de tutlanda dialogo estos tre gravaj por la politikaj rilatoj kaj la ekonomia integriĝo inter Ukrainio kaj EU kaj estas la ŝlosilo por firmigo de la unueco kaj interna kohereco de Ukrainio. La deklaro diris ankaŭ, ke EU volas klopodi kun la nova parlamento kaj la establota kabineto de Ukrainio por atingi la menciitajn celojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto