Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto interparolis kun sia ĉeĥa paralelulo

(GMT+08:00) 2014-10-28 16:07:25     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde en la Granda Halo de la Popolo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia ĉeĥa paralelulo Milos Zeman.

Xi Jinping emfazis, ke la du landoj devas domaĝi la bonajn rilatojn, kompreni unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, intensigi altnivelajn kontaktojn kaj diversnivelajn dialogojn, akceli reciprokan fidon kaj realigi sanan kaj stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Zeman diris, ke li havis bonan interparolon kun Xi Jinping en Soĉio, Rusio, kaj atingis gravan interkonsenton. Li akcentis, ke Ĉeĥio volas protekti kaj disvolvi la rilatojn de amikeco kaj kunlaboro kun Ĉinio per efektivaj agoj surbaze de reciproka respekto kaj ne-interveno en alies internajn aferojn.

Post la interparolo la du ŝtatestroj kune ĉeestis la subskribon de dokumentoj pri kunlaboro de la du landoj en la kampoj de diplomatio, civila nukleenergio, financo, medicino kaj kulturo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto