Vizitu Forumon

Ĉinio anoncis kvaran raŭndon de helpo al afrikaj landoj influataj de Ebola

(GMT+08:00) 2014-10-29 19:27:41     Redaktoro:Yu Rongkang

Antaŭ nelonge ĉina prezidanto anoncis la kvaran raŭndon de helpo kun la valoro de 500 milionoj da juanoj al afrikaj landoj por la batalo kontraŭ Ebola. Sun Jiwen, proparolanto de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio, diris merkrede en gazetara konferenco, ke la kvara raŭndo tuŝas enhavojn de ses kampoj: unue, sendi al Liberio, Sieraleono kaj Gvineo specialistajn teamojn por helpi regadon de la epidemio kaj aldoni al tiuj landoj medicinistojn por trejni lokajn medicinajn laborantojn; due, liveri plu litojn, ambulancojn kaj aliajn medicinajn ekipaĵojn kaj helpi al la landoj fortigi la kapablon de kuracado kaj transporto de pacientoj; trie, starigi kuracan centron kun cent litoj por Liberio, sendi 160 medicinajn laborantojn kaj respondeci pri funkciado de la kuraca centro; kvare, donaci ses milionojn da usonaj dolaroj al la multflanka konfidofonduso de UN por respondo al Ebola; kvine, komenci planon de ĉina-afrika longperioda kunlaboro pri publika sano; kaj ses. plifortigi internacian kunlaboron , ĉeesti regulan kunvenon de la kerna grupo de la misio de UN por tutmonda respondo al Ebola kaj sendi personon por preni oficon de altnivela oficisto de la misio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto