Vizitu Forumon

Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun afgana prezidento

(GMT+08:00) 2014-10-29 20:24:07     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun afgana prezidento Ashraf Ghani Ahmadzai merkrede posttagmeze en la Granda Halo de la Popolo en Pekino.

Li Keqiang diris, ke li atendas ĉeesti la Kvaran Ministran Konferencon de Istanbula Procezo pri Afganio kune kun prezidento Ghani, kaj li kredas, ke la konferenco eligos klaran signalon de firma subteno de la internacia komunumo, precipe de la regionaj landoj al paca transiro kaj sekura disvolvado de Afganio.

Ghani diris, ke Afganio admiras la subtenojn kaj helpojn de Ĉinio kaj dankas Ĉinion por la okazigo de la Kvara Ministra Konferenco de Istanbula Procezo pri Afganio. Li diris ankaŭ, ke la afgana registaro bonvenigas pli da ĉinaj kompanioj partopreni en la paca rekonstruo de Afganio kaj volas doni al ili sekurecon kaj oportunon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto