Vizitu Forumon

Fabricio Valle verkis por stimuli esperantistojn al ennoviĝo

(GMT+08:00) 2014-10-30 15:03:38     Redaktoro:Li Lu

Jam venas la elektronika versio de la revuo Esperanto, novembra numero. Laŭkutime mi foliumu la revuon por anticipigi la legadon en plezuro.

En la malferma artikolo Ni ne enfermiĝu en tradiciaj konvencioj sur la paĝo 219, la redaktoro Fabrício Valle argumentas, "La mondo ŝanĝiĝis radikale, sed nia movado restis la sama! Ĉiuj konsentos, ke la granda misio de E-movado ĉiam estis agadi per la ĝisfunde bakita kaj nedisigebla paro 'diskonigo-kaj-instruo' de Esperanto, nepre inkludita kiel ĉefa celo en la statuto de ĉiuj E-centroj. Sed la lingvan identecon ni jam havas, nun ni aldonu al ĝi per propravola engaĝita ensocietiĝo epokfaran socialan markon. Laŭ tiu ĉi idealo, ni ne plu estos samideanoj kun ununura ideo—diskonigi kaj instrui Esperanton – sed samideanoj kun multe da idealoj, per kiuj ni kapablos transformi la mondon."

Nun mi laŭpaĝe elektlegu:

Sur la paĝo 221 estas la rubriko Unua Alineo, kiu sciigas pri: AMO-3 en Ĉinio; UEA-varbilo kaj Kreskas la nombro de virinoj, kiuj laboras en Centra Oficejo. Inter ili mi prefere legu parte la tekston pri AMO-3 okazinta de la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto 2014 en Siano, Ĉinio "kun internacia gvidteamo konsistanta el diverslandaj samideanoj. Partoprenis ĝin sesdek kvin esperantistoj el Brazilo, Koreio, Japanio, Nepalo, Mongolio kaj Ĉinio. La tre riĉenhava programo kun amuzaj aranĝoj en ĉiu vespero kaj prelegoj sekvataj de diskutoj, pri temoj tiel variaj kiel Movado,instruado, turismo, radia elsendo, religio, internacia kunlaboro, komerco, terminaro, kulturo, literaturo, historio, fervojo, ekonomio" ktp…

Sur la paĝo 222 la Dek Demandoj estas intervjuo kun Mireille Grosjean, prezidantino de ILEI. La intervjuito, fronte al la defio de ILEI, diris: "Estas fakto, ke multaj personoj ekinstruas post la akiro de nur kelkaj bazaj konoj de nia lingvo. Tio estas en si mem tre pozitiva aspekto, tamen tiu fenomeno kreas situacion, kiu estas ne tute ideala. Grava tasko de ILEI estas helpi al tiuj instruantoj, samtempe zorgante por ne senmotivigi ilin. Plialtigo de la lingva nivelo de la esperantistaro kaj alproprigo de pli da pedagogiaj kapabloj flanke de E-instruistoj, jen du kernaj defioj por la ligo."

En la temo pri Interlingvistiko por Esperantistoj, ni legas artikolon titolitan: La fratoj de Saussure kaj Esperanto, kontribuitan de profesoro Federico Gobbo, sur la paĝo 224, kun la mallonga apendico, La kurso pri ĝenerala lingvisktiko sur la paĝo 225.

La paĝoj 226-227 por la rubriko Kalejdoskopo ja vere estas varie enhavaj: legeblas informoj: Trezoroj de la E-kulturo kaj historio; Premio por la centjara paro; la Instituto Fina Venko; Esperanto-Tago en Benino kaj aliaj pri imitindaj agadoj.

Pri la UEA-agado ni legas sur la paĝoj 228-230: la Raporto pri UEA-agado sur la kampo de la internaciaj organizoj kun historia rigardo al Ligo de Nacioj. Mark Fettes, la prezidanto de UEA, respondas kelkajn demandojn iel rilatantajn ĉeftemon de ĉi-numero. Al la demando, ĉu UEA planas agadi ĉe Unesko por nova rezolucio, li respondas, "Tio povus esti valora kadre de iu pli vasta strategio, ekzemple por videbligi Esperanton en la kadro de streboj por la mondo. La celo de la nuna strategia laborplano estas plifortigi la bazajn mekanismojn, kiuj ni povus uzi por tia kampanjo. Kiam komenciĝos la preparoj por la posta laboroplano, post unujaro, ni certe konsideros la indecon de plia rezolucio." Estas leginda la artikolo titolita: Deirpunkto por diskuti lingvajn rajtojn.

Por la Jaro Montevideo 60 sur la paĝo 231 verkis Barbara Pietrzak, kiu atentigas, ke "ekbolas pro la unuaj aliĝoj, sed mankis via landa asocio". De septembro post la malfermo de la labora periodo de la jaro Montevideo 60, reagis tuj la E-organizaĵoj de Brito, Senegalio, Togolando, Albanio. Aŭstrio, Argentino, Malio, Hungario, Vjetnamio kaj TEJO. Barbara adresis denove ĉiujn vivantajn asociojn sin anonci por la Jaro M60.

Sur la paĝo 232 la spaco por TEJO temas pri la Kuba junulara Movado, kiu viglas antaŭeniri kaj pliaktiviĝi de antaŭ nemultaj jaroj ĝis nun. Ariadna García Gutiérrez konigis sub la titolo Se paroli pri faroj, atendu pli de ni. La artikolo por UK 2015 estas UEA invitas prelegi en IKU-sesio en LIllo. Kaj sur la paĝo 237, Mark Fettes klarigas la Kongresan Temon: "Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj", kiu estu en la kadro de la Monda Jardeko de la Proksimiĝo inter Kulturoj sub aŭspicio de Unesko

Sur la paĝo 233 temas pri Pupfestivalo de Japanio; pri La revuo Esperanto, kiu bezonas formi skipon de talentaj verkemuloj kaj petas kunlaboron de verkokapablaj esperantistoj.

Nemankas la rubriko Ekonomia Forumo: sur la paĝo 234 estas artikolo verkita de Seán Ó Riain: La Eŭropa multlingveco – ĉu la nuna aliro povas konservi ĝin? La verkisto antaŭvidas, ke post la decido de UEA, ke la 101-a UK okazos en Slovakio en 2016, dum la unua Slovakia prezidanteco en EU-konsilio, eble povos esti malfermita nova ĉapitro de Eŭropa Esperanto-Unio.

Mi preterlasu la paĝon 235 por Kalendaro, kiu temas pri Eventoj de januaro ĝis la fino de aprilo venontjare kaj tuj foliumas la paĝojn 236-237, sur kiuj estas Recenzoj pri libroj respektive, Memoraĵoj de eŭska bovino, verkita de Bernardo Atxaga kaj tradukita de Aitro Arana; Min trafis feliĉ' esti rusa poeto, poemaro originale rusa de juddevenaj poetoj sub la propraj aŭ pseŭdonimaj nomoj, tradukita de Mikaelo Bronŝtejn; kaj eseo titolita Fake kaj perfekte pri la terminologia agado en Esperantujo recenzas la libron Pri terminologia laboro en Esperanto --- Elektitaj publikaĵoj, verkitan de Wera Blanke kaj redaktita de Detlev Blanke. Eldoniĝis Mondial Novjorko en la jaro 2013. La recenzinto de la libro, Mélanie Maradan entuziasmigita de Wera Blanke pri la Esperantaj aspektoj de la temaro sincere esperas, ke la verko sukcesos infekti pliajn esperantistojn.

Mi bedaŭras legi la Nekrologojn sur la paĝo 238, sed karmemoru la forpasintajn esperantistojn kaj salutu ilin pro ilia merito por nia Movado; tamen estas agrable legi la Oficialan Informilon: Raporto pri donacoj al la UEA-fondaĝoj. Al ĉiuj, kiuj donacas varicele, UEA kore dankas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto