Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Oktobro 30)

(GMT+08:00) 2014-10-30 17:19:00     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping ĉeestos pintkunvenon de komercaj gvidantoj de APEK en Pekino; ĉefo de UN urĝis Palestinon kaj Israelon rekomenci intertraktadon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en Pekino Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco malkaŝis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la inaŭguron de la pintkunveno de komercaj gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj faros prelegon. La informon publikigis Yu Ping, ĝenerala vicdirektoro de la Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco, en gazetara konferenco pri la pintkunveno.

Yu Ping konigis, ke la pintkunveno de komercaj gvidantoj de APEK 2014 okazos de la 9a ĝis la 11a de novembro en Pekino, kaj la ĉeftemo estas Nova Aspiro de Azi-Pacifiko: Novigo, Interligo, Kunfandiĝo kaj Prospero.

La ĉina registaro merkrede anoncis rimedojn por stimuli kaj plibonigi enlandan konsumadon kun la celo plialtigi la kvaliton kaj efikecon de la ekonomio.

Tiutage la Ŝtata Konsilio okazigis administracian kunvenon sub la prezido de ĉefministro Li Keqiang. Komunikaĵo publikigita en la retpaĝaro de la centra registaro post la kunveno diris, ke konsumado estas grava "motoro" por ekonomia kresko kaj prezentas grandan potencialon por la disvolvado de Ĉinio.

La komunikaĵo diris, "Inter la fortoj por kresko, konsuma postulado havas la plej grandan skalon kaj plej strikte rilatas al popola vivteno." Ĝi emfazis, ke Ĉinio devas plene utiligi ĉiujn merkatajn fortojn por levi efikan provizadon kaj akceli la ekspansiigon kaj plibonigon de la enlanda konsumado, ĉar tio antaŭenpuŝos kreskon de novaj industrioj kaj levos la ekonomian kreskon al pli alta nivelo.

Wang Min, konstanta vicdelegito de Ĉinio al UN, merkrede diris, ke ĉiuj landoj havas la rajton elekti vojon de disvolvado de homaj rajtoj kaj difini siajn privilegiajn taskojn en la kampo de homaj rajtoj laŭ siaj naciaj kondiĉoj, kaj ĉiuj landoj devas respekti la elekton de aliaj landoj.

Tiutage la Ĝenerala Asembleo okazigis ĝeneralan debaton pri homaj rajtoj. Wang Min diris en sia parolado, ke Ĉinio pledas por monda paco en internacia disvolvado de homaj rajtoj. Li akcentis, ke homaj rajtoj povas esti plene certigitaj, nur se oni konservas pacon, malebligas militon kaj eliminas perforton kaj konflikton. Li diris, ke Ĉinio rekomendas komunan disvolvadon. Efektivigi la rajtojn pri ekzisto kaj disvolvo estas la plej privilegia tasko de ĉiuj evoluantaj landoj en la kampo de homaj rajtoj.

Jeffrey Feltman, ĝenerala vicsekretario de UN pri politikaj aferoj, merkrede diris, ke la israela plano pri novaj setlejoj kaj solflankaj agoj en sanktejoj de Jerusalemo streĉis la situacion. Li alvokis al Palestino kaj Israelo tuj rekomenci la pacan intertraktadon.

Feltman diris tiutage en konferenco de la Sekureca Konsilio de UN pri la mezorienta situacio, ke Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, surpriziĝis pri tio, ke Israelo sankciis konstruadon de novaj setlejoj en Jerusalemo. Li asertis, ke estos denove dubota la promeso de Israelo kaj Palestino pri longtempa paco. La konstruado de setlejoj malobservas la internacian leĝon. Li aldonis, ke Ban Ki-moon refoje vokas al Israelo ĉesigi konstruadon de setlejoj.

Ribeluloj en Donecko kaj Luhansko, orienta Ukrainio planas okazigi elektojn de gvidantoj kaj parlamento en la 2a de novembro. Merkrede EU kaj UN publikigis deklarojn, kondamnante la planon.

Tiutage Federica Mogherini, nova supera reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, telefone diskutis kun ukraina prezidento Petro Poroshenko pri la afero. Poroshenko opiniis, ke la "neleĝaj elektoj" de la ribeluloj en orienta Ukrainio minacos la pacan procezon de la regiono.

Tiutage Eŭropa Servo por Ekstera Agado publikigis deklaron, dirante, ke EU ne agnoskos la elektojn en orienta Ukrainio, ĉar tiuj elektoj malobservas la Minskan Interkonsenton pri Batalhalto kaj malhelpas politikan solvon de la ukraina problemo.

La iraka armeo merkrede diris, ke lastatempe la registaraj trupoj kaj milicanoj bataslis kun la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant en kelkaj lokoj de la lando kaj mortpafis pli ol cent ĝiajn membrojn.

Komandejo por la agado en Bagdado, kiu respondecas pri sekureco de la ĉefurbo, diris tiutage en sia deklaro, ke subtenate de la aera armeo, la sekurectrupoj kaj ŝijaistaj milicanoj intense batalis kun militemuloj de la ekstremisma grupo en la regiono Abu Ghraib okcidente de Bagdado, kaj parto da blokoj estas sub ilia regado. La registara armeo mortpafis almenaŭ 72 militemulojn kaj detruis plurajn veturilojn.

En la orienta provinco Diyala la sekurectrupoj kaj ŝijaistaj milicanoj kune atakis la ekstremisman grupon, reprenis gravan militan bazon kaj mortigis 37 militemulojn.

La zambia kabineto merkrede anoncis, ke zambia prezidento Michael Chilufya Sata forpasis pro malsano marde vespere en iu londona hospitalo en la aĝo de 77 jaroj, kaj vicprezidento Guy Scott servos kiel aganta prezidento.

Matene en tiu tago funkciulo el la zambia kabineto televide alvokis, ke la civitanoj estu trankvilaj, unuiĝintaj kaj pacaj. En la lastaj pli ol ses monatoj neniam ĉesis onidiroj pri grava malsano de Sata. Estis la famo, ke li mortis septembre dum lia ĉeesto al la sesio de la Ĝenerala Asembleo. Tial la civitanoj estis psike pretaj pri la morto de la prezidento. Laŭ la zambia leĝo elekto de nova prezidento okazos ene de 90 tagoj.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede diris, ke Ĉinio profunde kondolencas Zambion pro la forpaso de prezidento Michael Sata.

Hong Lei diris, ke Sata estis fama gvidanto kaj politikisto de Zambio kaj pozitive kontribuis por la rilatoj inter Ĉinio kaj Zambio. Ĉinio profunde funebras la morton de Sata kaj kore kondolencas la registaron kaj popolon de Zambio kaj liajn parencojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto