Vizitu Forumon

EU kondamnis elektan planon de orienta Ukrainio

(GMT+08:00) 2014-10-30 09:56:56     Redaktoro:Pluveta

Ribeluloj en Donecko kaj Luhansko, orienta Ukrainio planas okazigi elektojn de gvidantoj kaj parlamento en la 2a de novembro. Merkrede EU kaj UN publikigis deklarojn, kondamnante la planon.

Tiutage Federica Mogherini, nova supera reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, telefone diskutis kun ukraina prezidento Petro Poroshenko pri la afero. Poroshenko opiniis, ke la "neleĝaj elektoj" de la ribeluloj en orienta Ukrainio minacos la pacan procezon de la regiono.

Tiutage Eŭropa Servo por Ekstera Agado publikigis deklaron, dirante, ke EU ne agnoskos la elektojn en orienta Ukrainio, ĉar tiuj elektoj malobservas la Minskan Interkonsenton pri Batalhalto kaj malhelpas politikan solvon de la ukraina problemo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto